István Barta (akvopilkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Barta
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1895 (1895-08-13)
en Álmosd,  Aŭstrio-Hungario
Morto 16-an de februaro 1948 (1948-02-16) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Dua Hungara Respubliko
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto
vdr

István Barta [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barta István estis hungara naĝisto, akvopilkisto (golulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, oficisto. Lia origina familia nomo estis Berger.

István Berger[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1895 en Álmosd, li mortis la 16-an de februaro 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Barta post maturiĝo li studis en Reĝa Teknikuniversitato József, sed li soldatiĝis en 1915, baldaŭ li estis militkaptito. Li hejmenvenis en 1918 kaj li estis oficisto ĝis sia frua morto. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis 3 militpremiojn.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

István Barta komencis naĝi en sportklubo en 1912. Li estis hungara ĉampiono en 1924 kaj 1926 (brustonaĝo, 100 m). Ekde 1923 li estis ankaŭ akvopilkisto kaj li estis hungara ĉampiono sesfoje inter 1923-1932. Li estis ankaŭ membro de la nacia akvopilkista teamo 50-foje inter 1924–1932. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1928 kaj Somera Olimpiko 1932 kun ora kaj arĝenta medaloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]