István Berthóty

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Berthóty [iŝtvAn bertOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berthóty István estis hungara urbestro, juristo.

István Berthóty [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1872 en Németújfalu, li mortis la 20-an de julio 1929 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Berthóty frekventis bazlernejon en Mezőberény, gimnazion en Szarvas, poste li akiris juran diplomon en Jura Akademio (Nagyvárad) en 1893. Li doktoriĝis en Kolozsvár en 1903. Post siaj studoj komence li laboris en administrado de Bihar (historia departemento), ekde 1894 de Gyula. Post jaroj li estis subnotario, en 1902 titulara ĉefnotario. Inter 1906 kaj 1916 li estis nobela juĝisto de Orosháza, poste departementa ĉefnotario. En 1918 li estis elektita urbestro de Békéscsaba, ĉar pli frue li strebis por urbiĝo de Békéscsaba. En 1928 li ricevis la titolon ĉefkonsilisto. Pro la frua morto li ne estis nomumita departementestro.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Békéscsaba (1992)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.