István Bocskai
István Bocskai | ||
---|---|---|
Princo de Transilvanio ![]() | ||
![]() | ||
Regado | 1605–1606 | |
Antaŭulo | Rudolfo | |
Sekvanto | Sigmundo Rákóczi | |
Persona informo | ||
Bocskai István | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1557 en Kluĵo | |
Morto | 29-an de decembro 1606 (49-jara) en Košice | |
Tombo | Alba Iulia [#] | |
Lingvoj | hungara [#] | |
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Bocskai family [#] | |
Edz(in)o | Kata Hagymássy [#] | |
Profesio | ||
Okupo | militestro • politikisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
BOCSKAI István aŭ Stefano Boĉkai estis princo de Transilvanio kaj Hungario. Li naskiĝis la 1-an de januaro 1557 en Koloĵvaro kaj mortis la 29-an de decembro 1606 en Kassa.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Bocskai estis la estro de la unua ribelo kontraŭhabsburga en 1604-1606. La 21-an de februaro 1605 en Marosszerda (Nyárádszereda) li estis elektita landestro de Transilvanio (Lia investado okazis en Medgyes. La 20-an de aprilo 1605 en Szerencs oni elektis lin landestro de Hungario. La reĝan kronon li ricevis de la turka sultano. Post la Milito 15-jara li sukcesis parte restarigi la sendependecon de Transilvanio kaj la liberan praktikadon de la religioj en sia lando. En lia kortego vivis la plej gravaj intelektuloj de la lando: János Rimay, Simon Péchi (sekretarioj), Mihály Káthay (kancelaro), Péter Alvinczi, János Petki (sikula generalo), János Bocatius (diplomato).
Fonto[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Antaŭe: | Princo de Transilvanio | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Rudolfo | 1605–1606 | Sigmundo Rákóczi |