István Bugarszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

István BUGARSZKY (laŭ kutima hungara sinsekvo BUGARSZKY István [bugarski iŝtvAn]) (naskiĝis la 21-an de majo 1868 en Zenta, Hungara reĝlando (nuntempa Senta en Serbio); mortis la 3-an de marto 1941 en Budapeŝto, Hungario) estis hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1899).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bugarszky apartenis al la slava minoritato. Li maturiĝis en 1886 kaj akiris diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1891. Li estis asistanto jam en 1890 en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. Inter 1903-1913 li estis publika ordinara profesoro. Intertempe en 1893 li studvojaĝis en eksterlando, en 1896 li laboris en universitato de Göttingen. En 1894 li ekinstruis ankaŭ en Universitato de Budapeŝto. En 1902 li iĝis katedrestro pri kemio. Li okupiĝis pri fizikaj kaj kemiaj kvalitoj de proteinoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Chemia (Kemio) (1900) - lernolibro
  • Ismereteink az anyag szerkezetéről (Niaj konoj pri strukturo de la materio) (1907)
  • Vezérfonal a chemiai-analytikai gyakorlatokhoz (1920)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]