István Haraszti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

István Haraszti [iŝtvAn harasti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Haraszti István estis hungara maŝininĝeniero.

István Haraszti [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1903 en Sátoraljaújhely. Li mortis la 18-an de januaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Haraszti akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1924, poste li studvojaĝis al Italio. En 1927 li eklaboris en Budapeŝto en fabriko pri ŝipoj, ekde la sekva jaro li havis postenojn en aliaj fabrikoj. En la fruaj 1950-aj jaroj li estis uzinestro, en 1956 ĉefinĝeniero. En 1961 li ricevis premio Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn 3 premiojn. Li multe okupiĝis pri teknologia evoluo de la maŝinindustrio. Li havis patenton pri vakua impregnilo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.