István Hasznos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Hasznos
István Hasznos
István Hasznos
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1924 (1924-12-08)
en Szolnok
Morto 7-an de majo 1998 (1998-05-07) (73-jaraĝa)
en Szolnok
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

István Hasznos [iŝtvAn hasnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hasznos István estis hungara akvopilkisto, naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia nomo estis en la sporta vivo Hasznos II. (komprenu: Hasznos la 2-a).

István Hasznos[1] naskiĝis la 8-an de decembro 1924 en Szolnok, li mortis la 7-an de majo 1998 en Szolnok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Hasznos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1943, poste li vivtenis sin el porokazaj laboroj. Li ekhavis statuson trejnisto en 1950, sed li akiris trejnistan diplomon nur en 1956. En la frua 1957 li estis akuzita "kontraŭrevoluciulo" kaj li estis forigita el la policejo. En 1962 tiu verdikto estis nuligita. Baldaŭ li estis naĝejestro. Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premion en 1991.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

István Hasznos naĝis kaj akvopilkis en la loka sportklubo inter 1934-1943, poste en Budapeŝto, sed inter 1948-1963 denove en Szolnok. En tiu lasta periodo li trafis 339 golojn en 212 matĉoj kaj li estis hungara ĉampiono kvinfoje. Li estis ankaŭ trejnisto ekde 1952. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun ora medalo, sed li estis membro de la hungara nacia teamo nur dufoje. Li estis ankaŭ hungara ĉampiono plurfoje en diversaj naĝaj branĉoj. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1964, sed poste li restis trejnisto.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]