Saltu al enhavo

István Herold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Herold
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1930 (1930-06-27)
en Szombathely
Morto 25-an de majo 2002 (2002-05-25) (71-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo agronomo
universitata instruisto
bredisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Herold [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Herold István, estis hungara agronomo, bredisto, altlerneja instruisto.

István Herold[1][2] naskiĝis la  27-an de junio 1930 (nun 1930-06-27) en Szombathely, li mortis la 25-an de majo 2002 en Debrecen.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Herold maturiĝis en premonstrata gimnazio en sia naskiĝurbo en 1948, poste li akiris agronomian diplomon en Agrarscienca Universitato en 1952. Post la diplomo li nelonge laboris en kolĥozo de Rajka kaj instituto en Zsámbék, poste li revenis en la universitaton kiel asistanto (1953–1959), lektoro (1959–1969), docento (1969–1981), profesoro (1981–1996), ankaŭ katedrestro (1982–1985). Intertempe li akiris pedagogian diplomon en 1960, post 3 jaroj li doktoriĝis en la universitato, li kandidatiĝis (CSc) en 1968 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro fokusiĝis al bredado de bovoj. Li edziĝis en 1956, poste filino naskiĝis. Li ricevis kelkajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Vizsgálatok a bikasperma -79 C˚-ra történő mélyhűtésére, tartós tárolására és felhasználásának módjára. (kunaŭtoro, 1958)
  • Takarmányozási útmutató. (ankaŭ studenta lernolibro, 1964)
  • A fehérje-, illetve az össztáplálóanyag-ellátás színvonalának befolyása a magyarfajta fejőstehenek termelésére és takarmányértékesítésére. (disertaĵo, 1967)
  • Takarmányozás. (monografio, 1977)
  • Az új takarmányértékelési rendszer. (studenta lernolibro, 1986; 2-a eldono: 1994)
  • A lúd környezetkímélő legeltetéses tartástechnológiája. (kunaŭtoro, 1996)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.