István Hiller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Hiller
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1964 (1964-05-07) (59-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungaralatinaitalaanglagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de VienoUniversitato de Hajdelbergo • Fazekas Mihály Gimnázium
Okupo
Okupo historiistopolitikisto • universitata instruisto
vdr

István Hiller [iŝtvAn hiler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hiller István estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, historiisto, profesoro.

István Hiller [1] naskiĝis la 7-an de majo 1964 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Hiller post soldatiĝo li akiris diplomon en 1988 en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd, sed li lernis iomete ankaŭ en Heidelberg. Pli frue jam en 1983 li aliĝis al la komunistoj. Post siaj studoj li restis por instrui en la universitato. En 1990 li doktoriĝis, en 1996 li akiris PhD, en 2001 li estis nomumita docento. En 1989 li apartenis al tiuj, kiuj forlasis la komunistojn kaj fondis novan socialistan partion. Li estis parlamenta deputito ekde 2002, post 2 jaroj li estis ankaŭ partiestro ĝis 2007. En la jaroj 2003 kaj 2004 li estis ministro pri kulturaj heredaĵoj en Kabineto Medgyessy, poste same en Unua Kabineto Gyurcsány, en la jaroj 2009 kaj 2010 li estis ministro pri eduko en Kabineto Bajnai. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]