István Környey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Környey
István Környey. 1947
István Környey. 1947
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1901 (1901-07-29)
en Gorico
Morto 20-an de junio 1988 (1988-06-20) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Béla Környey
Frat(in)o Paula Környey
Okupo
Okupo kuracisto • neŭrologo • neŭrokirurgo • universitata instruisto
vdr

István Környey [iŝtvAn kornjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Környey István estis hungara kuracisto, patologo, kirurgo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1973).

István Környey [1] naskiĝis la 29-an de julio 1901 en Habsburga Imperio en Görz (nuntempa Gorico en Italio). Li mortis la 20-an de junio 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Környey frekventis kuracistan universitaton en Budapeŝto inter 1918-1923, poste li eklaboris en la universitata instituto. En 1926 li esploris en Vieno. Inter 1930-1934 li kuracadis en Germanio. Hejmenveninta li instruis en universitato de Szeged, sed li samtempe kuracadis kaj esploris. En 1936 li laboris monatojn en Norvegio kaj Usono. En 1940 li eklaboris en Universitato Kolozsvár, ekde 1947 en universitato de Pécs. En 1972 li pensiuliĝis.

Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li okupiĝis komence pri genetiko, poste pri patologio kaj pri kirurgado de la cerbo. Li ricevis premion en 1981 krome hungaran kaj germanan memormedalojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Zur Histopathologie der menschlichen Poliomyelitis (1933)
  • A csigolyaközötti korong úgynevezett sérvképződéséről és a sárga szalag túltengéséről (1941)
  • Az ágyéki csigolyaközti korongok megbetegedése okozta kórképek (1959)
  • Acut kórképek az ideggyógyászatban (1962)
  • History of neurological sciences in Hungary (1976)
  • Neuropathologia (1987)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fondiĝis "Societo Környey" kiu fondis memormedalon kaj premion memore al Környey.

Fontoj[redakti | redakti fonton]