István Kiss (skulptisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kiss

István Kiss
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1927 (1927-06-08)
en Ciumeghiu
Morto 29-an de decembro 1997 (1997-12-29) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo skulptisto
Verkoj Republic of Councils Monument
vdr

István Kiss [iŝtvAn kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss István estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto, honora membro de Belarta Akademio de Sovetunio (1978).

Monumento pri György Dózsa fare de István Kiss

István Kiss [1] naskiĝis la 8-an de junio 1927 en Ciumeghiu (Rumanio), li mortis la 29-an de decembro 1997 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kiss apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis gimnaziojn komence en Salonta, ekde 1942 en Újpest. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1953. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zsigmond Kisfaludi Strobl, Sándor Mikus kaj Pál Pátzay. Intertempe ekde 1950 li jam ekspoziciis. Li ekspoziciis ekde 1954, lia unua skulptaĵo aperis en Budapeŝto en 1955. Li estis komunisto, kelkaj el la komunismaj skulptaĵoj estis forigitaj depost la socialismo. Li estis rektoro de la menciita altlernejo inter 1985–1989. Li ricevis premion Kossuth en 1970, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Békét akarunk (bronzo, 1955, Budapeŝto)
  • Janus Pannonius (marmoro, 1961, Budapeŝto)
  • Dózsa György-emlékmű (kalkoŝtono, 1961, Budapeŝto, vidu la apudan bildon!)
  • Dobó sírja és pilonfigurák (kalkoŝtono, 1963, Eger) [2]
  • Petőfi (bronzo, 1963, Győr)
  • Petőfi (busto, bronzo, 1967, Gödöllő)
  • Lenino (bronzo, 1967, Szeged, en 1990 neniigita)
  • Tinódi Lantos Sebestyén (bronzo, 1967, Szigetvár, vidu la unuan suban bildon!)
  • Lovak (kupro, 1968, Debrecen)
  • Tanácsköztársasági emlékmű (bronzo, 1969, Budapeŝto, ekde 1992 en alia loko, vidu la 6-an suban bildon!)
  • Lenino (ŝtalo, 1970, Dunaújváros, en 1990 neniigita)
  • Centenáriumi emlékmű (kupro, bronzo, 1972, Budapeŝto)
  • Sejt (andezito, 1975, Budapeŝto)
  • Munkástrón (kromo-ŝtalo, 1978, Miskolc, vidu la 3-an suban bildon!)
  • Generációk (bronzo, 1979, Vaŝingtono)
  • Ady Endre (bronzo, 1982, Budapeŝto, vidu la 4-an suban bildon!)
  • Széchenyi István (bronzo, 1982, Kecskemét, vidu la 7-an suban bildon!)
  • Szőlőlugas (bronzo, 1983, Szekszárd, vidu la 2-an suban bildon!)
  • Arany János (bronzo, 1991, Salonta, vidu la 5-an suban bildon!).
  • Galambok (Bakuo)
  • Békét! (Moskvo)
  • Kezek (Moskvo)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]