István Kiszely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kiszely
István Kiszely en 2010
István Kiszely en 2010
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1932 (1932-06-14)
en Budapeŝto
Morto 28-an de aŭgusto 2012 (2012-08-28) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologo • antropologo • instruistoarkeologo
vdr

István Kiszely [iŝtvAn kiseli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiszely István estis hungara antropologo, altlerneja instruisto, sekreta informisto.

István Kiszely[1] naskiĝis la 14-an de junio 1932 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de aŭgusto 2012 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kiszely maturiĝis en benediktana gimnazio en sia naskiĝurbo, samtempe li akiris pianistan-orgenistan diplometon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li aliĝis al la benediktanoj en Pannonhalma, eĉ li pastriĝis, sed poste li ricevis maldungon. Ekde 1960 li estis sekreta informisto de internaj aferoj de la polico. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1963, poste li laboris en arkeologia instituto kaj Medicina Universitato. Post jaroj li vojaĝis multe en la mondo, plej longe en Egiptio. Li ofte estis preleganto en hungaraj universitatoj ekde 1971 (ĉefe en Universitato Loránd Eötvös), iom poste ankaŭ eksterlande. En 1990 li estis unu el la ĉefrolantoj de skeleto deklarita Sándor Petőfi. Tial li estis eksigita el la arkeologia instituto, sed la universitataj prelegoj ne ĉesis. Li ricevis postenojn laŭvice en Hungara Televizio, distrikta municipo kaj ministerio. En 2011 li revenis al Pannonhalma, kie li oficiale pardonpetis pro la informistaj agoj.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A Föld népei I. Európa (1979)
  • A Föld népei II. Ázsia (1984)
  • A Föld népei III. Afrika (1986)
  • Honnan jöttünk? Elméletek a magyarok őshazájáról (1992)
  • Meghalt Szibériában. Egy szomorú magyar szellemi kórkép. A szibériai Petőfi-kutatás eseményei és irodalma időrendi sorrendben (2000)
  • A magyar nép őstörténete (studenta lernolibo, 2001)
  • A Föld népei IV. Amerika (2004)
  • A Föld népei V. Ausztrália és Óceánia (2005)
  • Eleink lakomái. A magyarság növény-, állatvilága és ételkultúrája (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]