István Majer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Majer
István Majer
István Majer
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de aŭgusto 1813(nun 1813-08-15)
en Hungario Mocsonok (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 21-an de novembro 1893
en Hungario Esztergom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Okupo
Okupo pedagogografikistopastro
vdr

István Majer [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Majer István estis hungara romkatolika pastro, teologo, episkopo, preposto, prelato, abato, grafikisto, ilustristo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Májer, liaj pseŭdonimoj estis Párkányi, Szives, M. I., István bácsi.

István Majer [1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1813 en Mocsonok (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Močenok en Slovakio), li mortis la 21-an de novembro 1893 en Esztergom.

Memortabulo en Budapeŝto
István Majer en Vasárnapi Ujság

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Majer frekventis gimnazion en Esztergom, poste li studis teologion en Nagyszombat. Dum la lernojaroj li okupiĝis ankaŭ pri desegnado kaj hungara lingvo. Li komence estis familia edukisto, krome li studis juron en Reĝa Universitato de Pest, eĉ li lernis krei akvafortojn. Liaj ilustraĵoj aperis en gazetoj, krome li eldonis akvafortajn bildojn pri sanktuloj. Li kreis ankaŭ litografiaĵojn. Li pastriĝis en 1836 en Vác, poste li komencis sian pastran karieron en Muzsla. Post 2 jaroj li servis en Esztergom, kie li ekinstruis en 1842. Inter 1849-1851 li instruis en la menciita Reĝa Universitato, en 1850 li estis nomumita inspektoro de ĉiuj lenejoj en urbo Pest. Li partoprenis en fondo de la unua infanvartejo de Pest. Li tre multe laboris por edukaj celoj. Inter 1857-1866 li estis pastro de Kürt, poste kanoniko en Esztergom. Li estis nomumita titulara abato en 1869, prelato en 1874, titulara episkopo en 1880, senatano en 1885, ĉefpreposto en 1889. Spite la pastran karieron li estis unu el la pioniroj de la hungara edukado. Li ricevis 3 reĝajn premiojn.

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar szentképek (en 1838 12 000, en 1840 22 000, en 1845 100 000 da ekzempleroj)
Busto pri István Majer en Strekov

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A fölszentelt papok kettős tiszteletre méltók (eklezia parolado, 1838)
  • Szindarabok az ifjúság számára (1846)
  • A rézmetszetnek műtana (1847)
  • A pesti első bölcsőde megalakítása és ismertetése (1852)
  • István bácsi naptára (redakto, 1856-1870)
  • Az esztergomi érseki-főmegye papságának közműveltségre ható irodalmi működése a legújabb korban (1873)
  • Szózat, melyet főm. és főtiszt. Simor János bibornok ... (1887
  • Sermo, quo cels. ac rev. dominum Claudium Franciscum Vaszary Dei miseratione... (1892)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato en Esztergom
  • mencio en memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]