István Mihály Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Mihály Szabó [iŝtvAn mihAj sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó István Mihály estis hungara biologo, ekologo, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (2001).

István Mihály Szabó [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1925 en Baja.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Mihály Szabó laboris en 1944 en MÁV. Post la 2-a mondmilito li frekventis universitaton en Debrecen, kie li ricevis diplomon en 1950 kaj li ricevis postenon en la universitata instituto. Post 2 jaroj li esploris en instituto de Tihany, en 1954 en Sopron. Li doktoriĝis en 1970 antaŭ la akademio. Li profesoriĝis en 1974 en Universitato de Budapeŝto, krome samtempe li estis nomita katedrestro. Li studvojaĝis resume 4 jarojn en Kairo, Havano, Los Anĝeleso kaj Ĉikago. Li pensiuliĝis en 1995. Li okupiĝis ekzemple pri la grundo kaj la medioprotektado. Li ricevis diversajn memormedalojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Microbial Communities in a Forest-Rendzina Ecosystem. The Pattern of Microbial Communities (1974)
  • A bioszféra mikrobiológiája I–IV. (1988–1998)
  • Az általános talajtan biológiai alapjai (1986, 1992, 2008)
  • A magyar nép eredete. Az uráli népek eurázsiai-amerikai őstörténete (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]