István Nagy (dirigento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el István Nagy (kapelestro))
István Nagy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1907 (1907-07-05)
en Miercurea Ciuc
Morto 5-an de januaro 1983 (1983-01-05) (75-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioRumanio
Okupo
Okupo dirigento
vdr

NAGY István (nadj) estis rumania dirigento, violonisto, instruisto pri violono naskita en Csíkszereda la 5-an de julio 1907 kaj mortinta la 5-an de januaro 1983 en Kluĵo.

Biografio kaj agado[redakti | redakti fonton]

István Nagy finis la romian katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo (1925) kaj eklernis muzikon en Marosvásárhely ĉe Károly Haják kaj Albert Metz, sekve daŭrigis siajn studojn en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, precipe ĉe Rezső Kemény. Post tiam instruis en Târgu Mureş (1934-1941) kaj en Kluĵo (1941-46). Inter (1946-48) estis profesoro kaj direktoro de Magyar Zene- és Színművészeti Főiskola, instruisto de Magyar Művészeti Intézet (1948-50), respektive de altlernejo Gheorghe Dima (1950-74). En 1948 fariĝis prezidanto de Romániai Magyar Dalosszövetség. Kiel kapelestro li interpretis precipe la komponaĵojn de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály. Lia ĥorensemblo portis la nomon de tiu lasta. Li publikis en gazetoj Énekszó, Erdélyi Iskola, Ifjú Erdély, Néptanítók Lapja, Művelődési ÚtmutatóMűvelődés, Igaz Szó, Korunk, Utunk.

Fontoj[redakti | redakti fonton]