István Nyiredy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Nyiredy
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1904 (1904-03-25)
Morto 23-an de marto 1988 (1988-03-23) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Jenő Nyiredy
Infano Nyiredy Maurus
Okupo
Okupo akademiulo • bestokuracisto • bakteriologo
vdr

István Nyiredy [iŝtvAn njiredi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyiredy István estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, bakteriologo. Lia nobela antaŭnomo estis nagyajtai [nadjajtai], liaj familiaj nomvariantoj estis Nyiredi, Nyíredy.

István Nyiredy[1] naskiĝis la 25-an de marto 1904 en Magyaróvár, li mortis la 23-an de marto 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Nyiredy akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1927, sed poste li studis higienon en simila altlernejo de Berlino. Hejmenveninta li doktoriĝis en 1929 kaj li laboris en la altlerneja instituto. Inter 1935 kaj 1946 li instruis en la Ekonomia Akademio (Magyaróvár), en 1940 li estis ankaŭ institutestro kaj lia habilitiĝo okazis en la sama jaro. Inter 1946-1948 li instruis en la veterinara fakultato (iam altlernejo) en Budapeŝto, sed li estis kondamnita je prizono, tamen li ricevis amnestion. Li estis bestokuracisto en Zala, poste de 1951 ĝis la emeritiĝo en 1970 li laboris en instituto en Budapeŝto, kie li okupiĝis pri higieno de la bestoj laŭ bakteriologiaj vidpunktoj. Li kandidatiĝis en 1953 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis 3 medalojn. Lia edzino naskis filon.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Baktérium fertőtlenítő könyv (1938)
  • Állategészségügyi tanácsadó (1941)
  • A tehén- és juhtej kezelése, feldolgozása (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]