István Rusznyák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

István Rusznyák [iŝtvAn rusnjAk], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rusznyák István estis hungara kuracisto, profesoro, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1946).

István Rusznyák

István Rusznyák [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1889 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de oktobro 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Rusznyák devenis el juda familio. Li ricevis diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1911. Li eklaboris en medicina instituto, poste en hospitalo. Li batalis en la 1-a mondmilito. En 1926 li iĝis privata profesoro, en 1937 li estis elektita dekano en universitato en Szeged. En 1944 li estis deportita al Germana Regno. Post la 2-a mondmilito li eklaboris en la universitata malsanulejo krome li instruis kiel katedrestro. Inter 19451967 li estis parlamenta deputito. En 1963 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1948, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A máj és epeutak betegségei (1933)
  • A nyirokkeringés élet- és kórtana (1955 - ankaŭ germane, angle, france)
  • Vizsgálatok a rutin és ascorbinsav kapilláris resistentiára kifejtett hatására vonatkozóan patkányban (1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]