István Sennyey (1580)
Aspekto
| István Sennyey | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1580 en Cetatea de Baltă |
| Morto | 22-an de oktobro 1635 (55-jaraĝa) |
| Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
| Okupo | |
| Okupo | katolika episkopo (1627–) katolika sacerdoto (1616–) |
Barono (ekde 1606) István Sennyey [iŝtvAn ŝenjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sennyey István estis hungara pastro, episkopo, kanoniko. Lia nobela antaŭnomo estis kissennyei [kiŝenjei].
István Sennyey [1] naskiĝis en 1580? en Küküllővár (nuntempa Cetatea de Baltă en Rumanio). Li mortis la 22-an de oktobro 1635 en Győr.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Sennyey frekventis en gimnazion en Vieno, poste li lernis teologion en Romo. Li pastriĝis en 1616, poste li hejmenvenis. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en 1618 en Esztergom
- pastro en 1621 en Sopron, samtempe titulara episkopo de Bosnio
- titulara episkopo de Vác en 1623
- episkopo en Veszprém (urbo) en 1628
- episkopo en Győr en 1630.
Li ricevis ankaŭ diplomatiajn taskojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]

