István Kruspér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kruspér
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1818 (1818-01-25)
en Miskolc
Morto 2-an de julio 1905 (1905-07-02) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • surveyor • terfizikisto
vdr

István Kruspér [iŝtvAn kruŝpEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kruspér István estis hungara inĝeniero, geofizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1870).

István Kruspér [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1818 en Miskolc. Li mortis la 2-an de julio 1905 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kruspér frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Vieno, kie li ricevis diplomon en 1844. Li instruis samloke en la universitato 3 jarojn, poste li studvojaĝis al okcidenta parto de Eŭropo. Ekde 1850 li instruis en universitato en Buda, kie li estis katedrestro inter 1867-1894. Li okupiĝis precipe pri mezurado kaj geodezio. Li enkondukis en Hungara reĝlando la internacian sistemon de unuoj en 1874, krome li inventis kelkajn pli bonajn mezurilojn. Li ricevis Honoran Legion, krome aŭstran kaj serban premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Lehrbuch der ebenen Polygnometrie als Vorbereitungs-Wissenschaft zu den Vorlesungen über praktische Geometrie an technischen Instituten (1856)
  • Földmértan: Kézikönyv, műegyetemi, erdőszeti és más rokonintézetek előadásaira és mérnöki használatra különös tekintettel hazai viszonyainkra (1869)
  • A vonásos hosszmértékek összehasonlítása folyadékban (1873)
  • Felső geodaesia (Supera geodezio), (1880)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]