István Telekessy
István Telekessy [telekeŝi] laŭ hungarlingve kutima nomordo Telekessy István estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko. Lia nomo kelkfoje aperis kiel Telekesi István,
István Telekessy [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1633 en Csöméte, kiu nun estas parto de Lukácsháza. Li mortis la 3-an de marto 1715 en Eger.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Telekessy lernis en altlernejoj en Romo, kie li pastriĝis en 1660. Li komence estis simpla pastro en diversaj lokoj. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en 1675
- preposto en 1677 en Pápóc
- titulara episkopo de Csanád en 1689
- episkopo en Eger en 1699, samtempe departementestro de Heves
Li multe strebis por la katolikismo en la tuta diocezo, spite tion li apogis bataladon de Francisko Rákóczi la 2-a. La papo eksigis lin en 1709, Telekessy devis rezigni, sed post 2 jaroj li ricevis amnestion kaj li rericevis la episkopan seĝon. Li fondis en Eger porpastran lernejon, krome li komencis konstrui Bazilikon-ĉefkatedralon de Eger, kie li estas entombigita.
Liaj verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- ’’A világ pompás dicsőségének sietsége…’’ (1681, 1682)
- ’’Flores Precum Devotioni, Piarum Mentium...’’ (1702)