István Varga (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Varga
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1956 (1956-06-23) (67-jaraĝa)
en Sajószentpéter
Ŝtataneco Hungario
Infanoj 3
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

István Varga [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga István estas hungara politikisto, ministro, ekonomikisto.

István Varga [1] naskiĝis la 23-an de junio 1956 en Sajószentpéter.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Varga akiris diplomon en Ekonomia Universitato pri Marx Károly en 1980, poste li eklaboris en firmao pri eksporto kaj importo. En 1986 li akiris plian diplomon en la sama universitato. Ekde 1991 li laboris en hungara filio de Shell, kie post jaroj li ricevis signifajn postenojn. Inter 2005 kaj 2008 li estis ankaŭ gvidanto de Brita Komerca Ĉambro. En la jaroj 2009 kaj 2010 li estis ministro pri nacia evoluo kaj ekonomio en Kabineto Bajnai, poste li plene forlasis la politikon. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. En 2008 li ricevis britan ordenon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]