Itala Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itala Kolonia Imperio en 1941

La unua kolonio de la unuiĝinta itala ŝtato, Itala Imperio aŭ Itala Kolonia Imperio estis Eritreo. La ĝenova ŝipkompanio Rubattino estis aĉetinta jam en 1870 la komercan havenon de Assab. Post ĉirkau dek jaroj ĝin aĉetis la itala ŝtato. Samtempe Italio okupis alian bazon en Massaua. La kunigo de la du teritorioj estigis en 1890 la kolonion Eritreo.

Per milito en 1911 kontraŭ la osmanida imperio, Italio akiris Libion (aŭ, kiel oni diris tiam, Tripollando kaj Ĉirenlandon). La italan suverenecon agnoskis la traktato de Laŭzano, kiu rajtigis Italion ankaŭ okupi alian osmanidan posedaĵon, egean insularon Dodekaneso, ĝis la foriro de ĉiuj osmanidaj trupoj el Libio. Fakte la afero ne solviĝis ĝis la eniro de italio en la unuan mondmiliton en 1915 kontraŭ Turkio, kio daurigis la okupon de Dodekanezo.

Vidu ankaŭ