Itala Orienta Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itala Orienta Afriko
1936 – 1941

kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Itala Orienta Afriko (en itala: Africa Orientale Italiana, AOI) estis kolonio de Italio situanta en Afriko inter la jaroj 1936 kaj 1941, kunformata de la teritorioj de la Etiopia Imperio, ĵus okupitaj post la Dua italio-etiopia milito, kaj la italaj kolonioj de Eritreo kaj Somalio. Ĝi estis establita je la nomo de Viktoro Emanuelo la 3-a, Reĝo de Italio. En aŭgusto de 1940 ĝi aligis ankaŭ la teritoriojn ĵus konkeritaj de la Brita Somalilando.

Teritorioj[redakti | redakti fonton]

En 1936, la kolonio Itala Orienta Afriko enhavis ĉiujn teritoriojn de la aktualaj Etiopio, Eritreo kaj plej parto de Somalio, escepte la teritorion kiu enhavas nune de facto la sendependan teritorion de Respubliko de Somalilandio. La kolonio estis dividita en ses provincoj, ĉiu regata de itala guberniestro:

La administraj dividoj de la kolonio estis gravaj por la faŝisma reĝimo de Italio cele detrui la strukturojn de la antikva regno de Etiopio kaj fondi novan politikan kaj administran reĝimon. Tiuj reformoj inkludis, krome, la konstruadon de fervojoj, ŝoseoj, lernejoj, poŝtaj oficejoj, publikaj konstruaĵoj, sanigejoj, policejoj kaj bankan sistemon.

En aŭgusto de 1940 la Itala Orienta Afriko estis iom ampleksigata, kiam la itala armeo konkeris la teritorion de la Brita Somalio, kiu estis aligita al la teritorio de la Provinco de Somalio. Post unu jaro, ili denove separiĝis kiam la Itala Orienta Afriko estis okupata de la brita armeo, dum la Dua Mondmilito.