Itala kino

La historio de la itala kinarto startis apenaŭ nur kelkajn monatojn post la fratoj Lumière inventis la kinon, kiam la papo Leono la 13-a estis filmita dum kelkaj sekundoj dum li benis fotilon.
Muta kino
[redakti | redakti fonton]Oni kalkulis, ke ĝis 1930 oni faris en Italio 9 816 filmojn de tre diversa etendo, de kiuj survivis ĉirkaŭ 1 500. Tiujn unuajn filmojn oni prezentis kaj en teatroj kaj en foiroj, kafejoj kaj lernejoj, ĝis en 1905 ekkreiĝis la unuaj kinejoj. En 1906, Torino havis naŭ kinejojn, Milano sep, Romo 23 kaj Napolo 21.[1] Estis pli da kinejoj en la sudo, probable ĉar la kinarton oni konsiderisa distro propra de la plej malaltaj klasoj. En la sama epoko, tamen, la ĉefa centro por produktado estis en Torino: en tiu urbo oni produktis, en 1907, 107 filmojn, dum en Romo oni produktis 40 kaj en Milano nur ses.[2]
Dum la epoko de la muta kino jam atingis popularecon la genro kiu poste estos konata kiel Kolossal aŭ Peplum, tio estas, kino de aventuraj filmoj kun agado okazanta en la klasika epoko, karakterizita per prilaboritaj scenejoj kaj homamasaj scenoj,[3] ĝenerale adaptita de famaj literaturaj verkoj. Tiukadre estis famaj filmoj Gli ultimi giorni di Pompei, de Luigi Maggi (1908), La caduta di Troia, de Luigi Romano Borgnetto kaj Giovanni Pastrone (1910), Quo vadis? (Enrico Guazzoni, 1913) kaj nova versio de Gli ultimi giorni di Pompeii (Mario Caserini, 1913). Tiukadre aperis la unua sagao de la historio de la tutmonda kino kaj la unua sagaa rolulo, La unua filmo en kiu aperis Maciste estis la klasika muta filmo Cabiria el 1914. La sukceso de tiu filmo rezultis en la kreadon de dudek sep mutaj filmoj en kiuj aperis Maciste, rolita fare de Bartolomeo Pagano. En la 1960-aj jaroj, alia ondo de Maciste filmoj komenciĝis. Entute, la rolulo de Maciste ĉefrolis en 52 filmoj.
Dum la Faŝisma Italio
[redakti | redakti fonton]
En la epoko de la venkinta faŝismo, la itala registaro uzis tre gravajn financajn rimedojn por «protekti la nacian kinindustrion» kaj konstrui Cinecittà kaj la Centro Sperimentale di Cinematografía, du centroj dediĉitaj al la formado de geaktoroj, reĝisoroj kaj teknikistoj, dum oni devigis la produktorojn investi en epopeoj, historiaj verkoj kaj muzikkomedioj tre for de la vera tiama socia realo de la lando. La itala kino povis aliri tiujn realojn nur post la Dua Mondmilito. Aperis tiam fenomeno, konata nuntempe kiel Itala novrealismo, kiu estas ĝis nun la plej gravan kontribuon de Italio al la historio kaj al la evoluo de la kinarto.
Itala novrealismo
[redakti | redakti fonton]
La Itala novrealismo celis montri pli aŭtentikajn kaj homajn sociajn kondiĉojn, forirante de la historia kaj muzika stilo ĝis tiam, kiam la kino estis regata de la faŝisma Italio (1922-1945). Sekvante la linion de la muta filmo, en kiu ne estis dialogoj kaj tial la vizaĝaj esprimoj de la aktoroj estis kerna elemento por kompreni la sentojn de la karakteroj, novrealismo donis pli da graveco al la sentoj de la karakteroj mem ol al la kunmetaĵo de la intrigo. Por kompreni ĉi tiun novan kinan stilon, oni devas kompreni la improvizaĵon kiel manieron priskribi realecon. Tial en iuj kazoj la reĝisoroj turnis sin al neprofesiaj aktoroj. Tial, en novrealismaj filmoj, ĉio estas sufiĉe fleksebla kaj ŝanĝiĝanta. Klara ekzemplo estas Paisà de Roberto Rossellini.
Oni povas diri, ke itala novrealismo komenciĝis en 1945 kun Romo, malferma urbo de Roberto Rossellini kaj daŭris ĉe elstaraj filmistoj kiel Vittorio De Sica kun Ladri di biciclette (1948), Luchino Visconti kun La tero tremas (La terra trema) en 1948, Giuseppe De Santis kun Riso amaro (Amara rizo) en 1949 kun Silvana Mangano ktp.
Inter novrealistaj kinistoj menciindas Roberto Rossellini, Luchino Visconti, Vittorio De Sica, Pier Paolo Pasolini, Giuseppe De Santis, Alberto Lattuada, Luigi Zampa kaj la scenaristoj Cesare Zavattini kaj Suso Cecchi d'Amico.
Famaj reĝisoroj
[redakti | redakti fonton]Famaj geaktoroj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bondanella, Peter E. (2009): A History of Italian Cinema. ISBN 978-0-8264-1785-5.
- Brunetta, Gian Piero (2009): The History of Italian Cinema: A Guide to Italian Film from Its Origins to the Twenty-First Century. ISBN 978-0-691-11988-5.
- Ripalda, Marcos (2005): El neorrealismo en el cine italiano. De Visconti a Fellini. ISBN 84-8469-131-4.