Italio en la Somera Olimpiko 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Italio en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  Jessica Rossi kaj Elia Viviani (malfermo)
Marcell Jacobs (fermo)
Sportistoj 381 en 28 fakoj
Medaloj
rango: 10
Oro
10
Arĝento
20
Bronzo
20
Sume
50
vdr

La itala teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 381 sportistojn. Ili partoprenis en 28 fakoj. Flagtenanto de la itala teamo estis Jessica Rossi kaj Elia Viviani dum la malferma ceremonio respektive Marcell Jacobs dum la ferma. La sportistoj atingis 10 orajn, 20 arĝentajn kaj 20 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 10-an rangon.

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Itala Olimpika Komitato.

En la olimpiko okazis simbola momento, kiam en elmontro de sportema kaj olimpika spirito, la italo Gianmarco Tamberi kaj la katara konkuranto Mutaz Essa Barshim konsentis disdividi la oran medalon anstataŭ decidi la gajninton en altosalto. La du atletoj klarigis, ke ĝi estas "mesaĝo al la pli juna generacio: dividi kun amiko estas pli bela, kaj ĝi estas pli ol sporto".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]