Saltu al enhavo

Itamar Ben-Avi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itamar Ben-Avi
Persona informo
איתמר בן-אב"י
Naskiĝo 31-an de julio 1882 (1882-07-31)
en Jerusalemo
Morto 8-an de aprilo 1943 (1943-04-08) (60-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Juda tombejo de la Olivarba Monto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj Esperanto franca angla hebrea vd
Ŝtataneco Brita mandato Palestino
Otomana Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Eliezer Ben-Jehuda Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Devora Ben-Yehuda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Dola Ben-Yehuda Wittmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Leah Ben-Avi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Drona Ben Avi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Philip Langstaffe Ord Guy (en) Traduki (fratina bofrato)
Gil Hovav (en) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
ĉefredaktisto
cionisto
politikisto
esperantisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Itamar BEN-AVI (hebree איתמר בן־אב״י‎; reala nomo Ben-Zion BEN-JEHUDA (hebree בן־ציון בן־יהודה‎); n. la 31-an de julio 1884, en Jerusalemo, Otomana Imperio - m. la 8-an de aprilo 1943, en Novjorko, Usono) estis ĵurnalisto kaj cionisma aktivulo. Li estis unuanaskita filo de la "patro de moderna hebrea" Eliezer Ben-Jehuda.

Itamar Ben-Avi estas konata kiel la unua infano por kiu la moderna hebrea estis lia gepatra lingvo (aŭ almenaŭ unu el la unuaj tiaj homoj kaj la plej fama el ili) [1].

Itamar Ben-Avi kiel infano

Li studis ĉe la Pariza Instruista Seminario (École Normale Israélite Orientale), fondita de la Universala Alianco Izraelida, kaj ĉe la Universitato de Berlino.

En 1908 li revenis Jerusalemon, kie li fariĝis redaktoro de la gazeto Ha-Tzvi (de 1910 - Ha-Or) fondita de sia patro. Kun lia alveno, la gazeto komencis esti eldonita ĉiutage, kaj la prezento de materialoj ekkorespondis al la normoj de la okcidenteŭropa ĵurnalismo de tiu tempo.

Dum la unua mondmilito li vivis en Usono. Reveninte al Jerusalemo, li kreis en 1919 la gazeton "Doar Ha-Jom" (en la stilo de la brita Daily Mail) kaj estis ĝia redaktoro ĝis 1929 [2]. En lia multenombra opinio kaj raportadaj artikoloj li ankaŭ rekomendis la uzon de la internacia lingva Esperanto.

Krome, li evoluigis projekton por latinigi la hebrean, kiu restis nerealigita. Li iniciatis kaj estis ĉefa redaktoro de du mallonge eldonitaj hebreajn semajnĵurnalojn en reformita latinan skribon. La unua estis Haŝavua Hapalestini (La palestina Semajno, 1928) kaj la dua estis Dror (Libereco, 1934). Li ankaŭ verkis biografion de sia patro, nomita Avi (signifante Mia Patro).

Interalie, li estis unu el la iniciatintoj de la fondo de la setlejo kiu poste iĝis la urbo Netanja. Estas strato nomita laŭ Itamar Ben-Avi en tiu ĉi urbo.

Ha Şavuja ha Palestini (en la hebrea: השבוע הפלשתיני; esperanta transliterumado: ha-Ŝavua ha-Palestini). la 11-an de januaro 1929.

Ekde 1939 li denove vivis en Usono, kie li mortis. Lia korpo estis alportita reen al Palestino por entombigo en 1947 kaj entombigita sur la Olivarba monto en Jerusalemo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . This Day in Jewish History: First Boy to Be Raised Speaking Modern Hebrew Dies. Haaretz (8 April 2015). Alirita 6 August 2023 .
  2. Itamar Ben-Avi (en-gb). Alirita 2025-02-27 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • La personaj dokumentoj de Ben-Avi estas konservataj en la Centra Cionisma Arkivo en Jerusalemo. La notacio de la dosiergrupo estas A43.