Iván Almár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Almár
Iván Almár
Iván Almár
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1932 (1932-04-21) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro György Almár
Patrino Lila Veszprémi
Edz(in)o Erzsébet Illés
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Iván Almár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Almár Iván estis hungara astronomo. Lia patro estis György Almár, lia edzino estas Erzsébet Illés ekde 1959.

Iván Almár

Iván Almár[1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1932 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Almár akiris pedagogian diplomon pri matematiko kaj fiziko en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954. Post la diplomo li eklaboris en la akademia astronomio instituto, samtempe observatorio. Jam en 1955 li verkis artikolon pri la kosmonaŭtiko. En 1959 li kandidatiĝis pri astronomio, en 1980 li doktoriĝis. En 1972 li fondis kosman geodezian observatorion, kiun li gvidis ĝis 1982, poste li estis vicestro de simila alia observatorio. Ekde la 1970-aj jaroj li interesiĝis pri SETI, iom poste li aliĝis al tiaj eksterlandaj societoj. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1973-2018.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Űrhajózási lexikon (ĉefredaktoro, 1981)
  • Jövőnk és a világűr (1987)
  • Űrtan (ĉefredaktoro, 1996)
  • Ha jövő, akkor világűr (kunverkisto, 2007)
  • Protecting the Environment of Celestial Bodies: The Need for Policy and Guidelines (kunverkisto, 2011)

Lia filmo[redakti | redakti fonton]

  • Lámpagyújtogatók (2015)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]