Iván Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Fischer
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1951 (1951-01-20) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Familio
Patro Sándor Fischer
Frat(in)o Ádám Fischer
Infano Nora Fischer
Parencoj Péter Fischer
György Fischer
Okupo
Okupo dirigentokomponistomuzikisto
vdr

Iván Fischer, [fiŝer], hungare Fischer Iván, estas hungara dirigento. Ankaŭ lia frato Ádám Fischer estas dirigento, same lia kuzo György Fischer.

Iván Fischer naskiĝis la 20-an de januaro 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Fischer devenis el juda familio. Dum la lernojaroj li lernis ankaŭ pianludon kaj violonludon, baldaŭ li lernis komponadon en Budapeŝto, dirigentadon en Vieno. Li atingis la unuajn lokojn en dirigentaj konkursoj en Firenze en 1974, en Londono en 1976. De tiu tempo li dirigentadas tutmonde. Inter 1980 kaj 1983 li estis la ĉefdirigento de londona orkestro, poste li hejmenvenis kaj kune kun Zoltán Kocsis fondis novan orkestron nomatan "Festivalorkestro" en Budapeŝto. Lia orkestro strebis al novaj metodoj, ankaŭ la aŭskultantaro ricevis novajn eblecojn. Ekde 1984 li estas muzika direktoro de operejo de Kent. Inter 1990 kaj 1995 li gastroladis en Cincinnati, baldaŭe li havas postenon en Nacia Operejo de Lyon. Li ricevis premion Kossuth en 2006, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandajn) premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]