Iván Péter Valkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Péter Valkó
Persona informo
Naskonomo Valkó Iván Péter
Naskiĝo la  25-an de julio 1912(nun 1912-07-25)
en Hungario Budapeŝto
Morto la 13-an de novembro 1987
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Imre ValkóIstván Pál Valkó
Okupo
Okupo fizikisto • elektrika inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Iván Péter VALKÓ (laŭ hungarlingve kutima nomordo Valkó Iván Péter; naskiĝis la 25-an de julio 1912 en Budapeŝto, mortis la 13-an de novembro 1987 samloke[1]) estis hungara fizikisto, inĝeniero, kaj profesoro. Liaj fratoj estis Imre Valkó kaj István Pál Valkó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Valkó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Vieno kaj Munkeno, fine li akiris diplomon en Stuttgart en 1935. Hejmenveninta, li laboris en fabrika laboratorio. Ekde 1947, li estis laboratoriestro ankaŭ en alia laboratorio. Li multe okupiĝis pri vakutuboj. En 1952, li estis nomumita docento en Teknikuniversitato de Budapeŝto, en la sekva lernojaro li estis vicdekano[2]. Krom la instruado, li establis novan esploran instituton. En 1957, li estis katedrestro ĝis la emeritiĝo en 1982, dum li doktoriĝis en 1963. Li ricevis orientgermanan kaj hungarajn premiojn inter 1981–1987[3].

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Tungsram rádió tanácsadó (1944) – kun aliaj
  • Érzékszerveink és a technika (1954)
  • Elektroncsövek és félvezetők 1. (1961) – studenta lernolibro
  • A számítástechnika története (1987)

Referencoj[redakti | redakti fonton]