Iván Szép (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iván Szép (bestkuracisto))

Iván SzÉP [sEp], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szép Iván estis hungara bestokuracisto, profesoro.

Iván Szép [1] Arkivigite je 2016-04-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de februaro 1920 en Ĉeĥoslovakio en Sabinov. Li mortis la 16-an de oktobro 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Szép naskiĝis en Ĉeĥoslovakio, kiel membro de la hungara minoritato. Li frekventis gimnazion en Hungario en Sopron, poste li akiris diplomon en la sama urbo en kampuso de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1942. En la sekva jaro li doktoriĝis. Post siaj studoj li laboris en la universitata instituto, en 1944 li estis bestokuracisto en tiam hungara komunumo Margitta, fine li batalis dum la dua mondmilito, eĉ li estis militkaptito en Belgio. Hejmenveninta en 1946 li estis bestokuracisto en Sopron, poste en Kisújszállás. Li estis nomumita ĉef-bestokuracisto de Jász-Nagykun-Szolnok (historia departemento) en 1949, de Budapeŝto en 1951. Li ekinstruis en kampuso de Gödöllő en 1959 jam kiel docento, en 1965 kiel universitata profesoro. Li estis katedrestro inter 1959–1972. Li multe okupiĝis pri higienoj de la bestoj.

En 1944 li edziĝis kaj baldaŭ li havis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a tyúkok osteomyelosclerosiának előfordulásához (1943, 1948) - ankaŭ disertaĵo
  • Adatok a kisgazda tehenek meddőségi vizsgálatához (1949)
  • Adatok az actinomycosis heveny, járványos elterjedéséhez (1951) - kunverkinto
  • Gyakoribb sertésbetegségek, sertéshigiéne (1953, 1954, 1956, 1959, 1964) - kunverkinto
  • Állathigiéne (1959, pole 1964) - kunverkinto, studenta lernolibro
  • Háziállatok bonc- és élettana. 1–3. (1962–1963) - studenta lernolibro, kun aliaj
  • Állattenyésztés. 1–2. (1971, 1973–1974, 1975–1976) - kun aliaj
  • Állategészségtan (1984) - redaktoro
  • Libamájtermelés és -export – állatvédelem (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.