Iván Szabó (skulptisto)
publikigita versio estis patrolita je 17 dec. 2018. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 17 dec. 2018.
Iván Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de julio 1913 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de februaro 1998 (84-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto • Hungara Belarta Universitato |
Profesio | |
Profesio | skulptisto |
Iván Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szabó Iván estis hungara skulptisto, medalisto, dancisto, koreografo, altlerneja instruisto.
Iván Szabó [1] naskiĝis la 1-an de julio 1913 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de februaro 1998 en Budapeŝto.

Enhavo
Lia skulptista kariero[redakti | redakti fonton]
Iván Szabó studis en Reĝa Teknikuniversitato József en la jaroj 1933 kaj 1934, poste en Reĝa Belarta Altlernejo inter 1934 kaj 1939. Liaj plej gravaj artaj instruistoj estis Jenő Kerényi kaj Jenő Bory, lia majstro estis Ferenc Medgyessy. En 1939 li aliĝis al Artistkolonio (Budapeŝto). Inter 1950 kaj 1981 li instruis en la Belarta Altlernejo. En 1854 li fondis artistkolonion en Mártély, kie komence studentoj alvenis. En 1973 li havis stipendion en Romo. Li kreis krom la skulptaĵoj ankaŭ skulptaĵetojn, medalojn (ekde la 1960-aj jaroj), ceramikaĵojn (en Hódmezővásárhely). Li ricevis bulgaran kaj hungarajn premiojn inter 1948-1981.
Lia dancista kariero[redakti | redakti fonton]
Ekde la 1930-aj jaroj li estis ankaŭ aktiva dancisto, koreografo. Li dancadis eĉ en Nacia Teatro (Budapeŝto). En la frua socialismo li gvidis dancistan grupon kaj ofte li kreis koreografiaĵojn.
Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1946, 1976, 1983, 1991)
- Arthalo Budapeŝto (1957, 1967)
- Hódmezővásárhely (1957, 1971, 1975, 1979, 1985)
- Vieno (1968)
- Debrecen (1972, 1982, 1996)
- Nyíregyháza (1981, 1995)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1946, 1948, 1975, 1993, 1997)
- Stokholmo (1948)
- Arthalo Budapeŝto (1950, 1978)
- Hódmezővásárhely (1954)
- Székesfehérvár (1966)
- Pécs (1969, 1974, 1991)
- Perugia (1975)
- Nyíregyháza (1982, 1986)
Elektitaj skulptaĵoj, memortabuloj[redakti | redakti fonton]
- Mezőgazdasági Kiállítás az Albertirsai úti vásár területén. Jobbra Szabó Iván szobra, Sportlovasnő (1954), jelenleg Kiskunhalason található. Háttérben a Lóversenypálya tribünje. Fortepan 13334.jpg
Ĉevalistino
Paŭlo Kinizsi en Nagyvázsony
Elektitaj medaloj[redakti | redakti fonton]
- "Virágkarnevál"
- "Nagykőrös 1368-1968"
- "LENIN 1870-1970"
Elektitaj koreografiaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Bábtánc
- Kalotaszegi táncok
- Kardtánc
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
- József Ács (skulptisto)
- Tibor Borbás
- István Buda
- Antal Czinder
- Géza Dezső Fekete
- János Götz
- Viktor Kalló
- Tamás Körösényi
- Györgyi Lantos
- András Lapis
- Erika Ligeti
- István Nagy (skulptisto)
- József Rátonyi
- Sándor Rétfalvi
- Tibor Rieger
- György Segesdi
- Péter Szabolcs
- Enikő Szöllőssy
- Ferenc Trischler
- Éva Varga (skulptisto)
- Károly Vasas
- Gábor Veres (skulptisto)
- Imre Veszprémi
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio