Ivan Hlinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Hlinka
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1950 (1950-01-26)
en Most
Morto 16-an de aŭgusto 2004 (2004-08-16) (54-jaraĝa)
en Karlovy Vary
Mortokialo trafikakcidento
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Patro Josef Hlinka
Edz(in)o Liběna Hlinková
Infano Ivan Hlinka
Parencoj Josef Ulrych
Okupo
Okupo glacihokeisto • sportisto • olimpika atleto • glacihokea trejnisto
vdr

Ivan HLINKA (26-a de januaro 1950 - 16-a de aŭgusto 2004) estis ĉeĥa hokeisto (centra atakanto) kaj poste kluba kaj reprezenta trejnisto de ĉeĥa nacia hokea teamo, unu el la plej gloraj personecoj de la ĉeĥa (kaj la ĉeĥoslovaka) hokeo entute, trifoja majstro de la mondo kaj trejnisto de la venkinta teamo el la olimpiaj ludoj el japana Nagano en la jaro 1998 naskiĝas la 26-an de januaro 1950 en Most en familio de funkciulo de komunisma partio (kaj hokea funkciulo en klubo en Litvínov).

Hlinka dediĉas sin al hokeo (li komencas ludi en siaj ses jaroj), lia karakteriza talento realiĝas, kiam li estas deksesjara – ĝuste en tiu ĉi aĝo Ivan Hlinka unuafoje komencas ludi en ĉeĥoslovaka hokea ligo en teamo de Litvínov.

Kiel dudekjara Hlinka fariĝas kapitano de la litvínova teamo, en la sama aĝo li unuafoje ludas ankaŭ en reprezenta teamo – kun la ĉeĥoslovaka nacia teamo Ivan Hlinka estas akirinta kiel ludanto tri titolojn de la majstro de mondo (en Prago en 1972, en Katowice en 1976 kaj en Vieno en 1977), dum kio li partoprenas sume en dek unu turniroj de la majstreco de mondo kaj du turniroj olimpiaj (en Sapporo 1972, kie li estas akiranta kun la teamo bronzajn medalojn kaj en Innsbruck 1976, kie la ĉeĥoslovakaj hokeistoj estas arĝentaj. En la jaroj 19771980 Hlinka estas kapitano de la reprezenta teamo.

En la jaro 1981 Ivan Hlinka foriras komune kun sia kunludanto J. Bubla ĝis transmara NHL – ambaŭ fariĝas unu el unuaj ĉeĥoslovakaj ludantoj, kiuj ludas en tiu ĉi hokea konkurso laŭleĝe, kun permesoj de la ĉeĥoslovakaj oficejoj (ĝis tiu tempo en la konkurso aperas en absoluta plimulto ĉeĥoslovakaj elmigrintoj).

En NHL Hlinka agadas en teamo Vancouver Canucks (en 19811983), reveninte Eŭropon poste Hlinka agadas en la svisa teamo EV Zug (19831985). Reveninte Ĉeĥoslovakion Hlinka komencas agadi kiel trejnisto, unue en "sia" Litvínov, poste li trejnas germanan Freiburg.

Hlinka venas al la ĉeĥa (ne al la ĉeĥoslovaka) reprezentado (kiel trejnisto) unuafoje en 1991, kiam la ĉeĥa teamo sub lia gvidado akiras bronzajn medalojn en olimpiaj ludoj kaj en la majstreco de mondo en la sama kaj la sekvanta jaroj. Hlinka poste foriras de la reprezentado post la majstreco de mondo en Italio en 1994, kie la ĉeĥa teamo finas sur la sepa posteno (la plej malbona en la historio).

Sed post nelonge (en 1997) Hlinka revenas al la reprezentado kaj en la sama jaro la teamo, gvidita de li, akiras bronzajn medalojn en la majstreco de mondo en Germanio.

Kulmino de la kariero de Hlinka venas je unu jaro pli poste, en 1998, kiam la hokea teamo de Ĉeĥio, gvidita de li, estas akiranta en olimpiaj ludoj en la japana Nagano historie unuajn orajn medalojn – je unu jaro pli poste poste la reprezentado gvidita de Hlinka estas venkanta en la majstreco de mondo.

En 2000 poste Hlinka foriras duafoje ĝis NHL, ĉifoje kiel trejnisto – kiel ĉefan trejniston invitas lin teamo de Pittsburgh Penguins – en la teamo Hlinka eltenos unu sezonon, en 2001 li revenas Eŭropon post ne tro sukcesita kontrakto.

En la jaroj 20012002 Ivan Hlinka agadas kiel ĝenerala meneĝero de la ĉeĥa hokea reprezentado, preparanta sin al olimpiaj ludoj en Salt Lake City en 2002, poste Hlinka venas kiel trejnisto al la rusa teamo Avantgard Omsk, kie li trejnas unu sezonon.

En 2004 Ivan Hlinka estas nomita triafoje kiel trejnisto de la ĉeĥa reprezenta teamo – dum preparoj al Monda pokalo 2004 poste Ivan Hlinka neatendite tragike (pro sekvoj de aŭtoakcidento) mortas – la ĉeĥa hokeo estas perdanta unu el siaj plej bonaj personecoj.