Saltu al enhavo

Ivan Kramskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Kramskoj
Persona informo
Иван Крамской
Naskiĝo 27-an de majo 1837 (1837-05-27)
en Ostrogoĵsk
Morto 24-an de marto 1887 (1887-03-24) (49-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Smolenskoye Orthodox Cemetery (en) Traduki
Tiĥvina Tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ivan Kramskoj
Memorigilo Ivan Kramskoj
Familio
Infanoj Sofya Junker-Kramskaya (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo artokritikisto desegnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado vidigaj artoj vd
Aktiva en Sankt-Peterburgo vd
Aktiva dum 1855–1887 vd
Verkado
Verkoj Nekonata virino 
Memportreto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Nikolajeviĉ KRAMSKOJ (ruse Иван Николаевич Крамской; naskiĝis la 8-an de junio 1837 en Ostrogoĵsk, Voroneĵ gubernio, Rusia imperio, mortis la 5-an de aprilo 1887 en Sankt Peterburgo. Li estis fama rusa pentristo kaj desegnisto, unu el la ceteraj fondintoj de la Rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj, kiuj nomis sin Peredviĵniki (ruse Передви́жники) t.e. migruloj.

portreton de Ivan Kramskoj pentris Ilja Repin en 1882
Kramskoj geedzoj en 1864

Ivan naskiĝis en malriĉa familio de ordinara kontoristo. Jam infanaĝe li ŝatis pentri prefere per akvofarboj. Poste lian talenton rimarkis unu ĥarkova fotisto, kiu proponis al li labori kiel retuŝisto de siaj fotaĵoj. Saman laboron Ivan lerte faris en Sankt Peterburgo ĉe plej prestiĝaj tieaj fotistoj ekde 1856.

En 1857 li venis en la Imperiestran Akademion de Belartoj, kie li studis pentrarton ĉe profesoro Aleksej Markov. Pro siaj pentraĵoj Kramskoj estis dekorita per kelkaj valoraj medaloj kaj en 1863 kandidatiĝis kune kun 13 ceteraj studentoj en konkurado por la Granda Ora medalo. Tamen ili rifuzis pentri la proponitan temon de la mitologio skandinava kaj forlasis la Akademion.

Poste kelkaj el ili fondis artan brigadon Rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj kaj nomis sin Peredviĵniki .

Tiam Kramskoj preferis pentri portretojn, danke al kiuj oni povas vidi multajn rusajn geeminentulojn de tiama epoko. Gravan spuron en la rusia historio restigis la majstro, kiam li ornamis plafonon de Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo.

En 1869 li fariĝis akademiano.

Lia pentra stilo estis rapida kaj certa, jam dum kelkaj horoj aperis simileco de bildo kaj originalo. Ĉi-tio okazis la 5-an de aprilo 1887, kiam Kramskoj pentris portreton de doktoro Rauchfuss kaj subite mortis tuj ĉe stablo.

Multajn pentraĵojn far Ivan Kramskoj oni eksponas en prestiĝaj rusiaj kaj alilandaj galerioj (Rusa Muzeo, Tretjakova galerio, Ŝtata Historia Muzeo k.a.)

Edzino - Sofia Nikolajevna Proĥorova (1840—1919);

Idaro: Nikolaj, Sofia, Anatolij, Mark.

Ivan Kramskoj estas enterigita en Aleksander Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]