Ivan Krestanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ivan Krestanov
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1890 (1890-10-28)
en Pirdop
Morto 4-an de aprilo 1966 (1966-04-04) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperantobulgara
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • preleganto
Esperanto
Esperantisto numero 15017
vdr

Ivan Ĥristov KRESTANOV (naskiĝis la 28-an de oktobro 1890 en Pirdop, mortis la 4-an de aprilo 1966[1]) estis bulgara esperantisto, lektoro de fremdlingvoj kaj diplomato. Li loĝis en Sofio. Dum sia 15-jara vivado en eksterlando vizitis preskaŭ tutan Eŭropon. Interalie li oficis kiel sekretario de la Bulgara Ĝenerala Konsulejo en Dresdeno.

Li esperantistiĝis en 1905. Li eldonis dudekon da libroj kaj libretoj en kaj pri Esperanto, gvidis kursojn kaj faris paroladojn. Li estis senlaca kaj entreprenema aganto. Li estis membro de la Lingva Komitato kaj kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

El liaj verkoj estu citataj:

Citaĵo
 El la Proksima Oriento (De Ukrajnio ĝis Georgio)

Antaŭparolo


Nia karmemora Majstro kredis, ke komunikigado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la pli grandan parton de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de reciproka sinnekonado kaj devigata sinaltrudado.

Deirante el tiu penso kaj opiniante, ke ĉiuj nacioj estas egale interesaj, ni skribas pri ankoraŭ nesufiĉe konataj popoloj de la antaŭa rusa imperio, tiamaniere farante malgrandan escepton el la programo de nia Biblioteko.

Kompreneble, krom la priparolitaj popoloj: ukrainoj, litovoj, blankrutenoj, letonoj, estonoj, finnoj, tataroj, georgoj, en la limoj de l'malnova rusa regno loĝas ankaŭ aliaj, kiel ekz. poloj, kies historio estas sufiĉe konata okcidente, kaj granda nombro da gentoj, kiuj tamen ne ludas gravan rolon en la historio kaj kulturo.

Ni esperas, ke aliaj sekvos nin sur la vojo al ekkoniĝo kaj kunfratiĝo de l'popoloj, rakontante pri la ceteraj partoj de l'homaro. 
— Ivan Ĥristov Krestanov Bern, Julio 1919.

Pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Lernolibro de Esperanto (1912)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Li tradukis ankaŭ multajn verkojn, inter ili:

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • La internacia vivo kaj lingvo, kun pririgardo de l'esperantista movado en eksterlando kaj Bulgarujo : Esperantisto, unuakta komedio. Eld. Esperanta Oficejo, Pirdop, 1910? (12X19) 48 paĝoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La internacia vivo kaj lingvo, kun pririgardo de l'esperantista movado en eksterlando kaj Bulgarujo : Esperantisto

Citaĵo
 Jen la esperanta tradukaĵo de la titolo de verketo, ŝuldata al la nelaĉiĝebla balkanlanda pioniro S-ro Krestanof : mi varme rekomendas ĝin al tiuj samideanoj, por kiuj la lingvo de Vazov ne estas fremda. 
— Belga Esperantisto n028 (feb 1911)

Pri Lernolibro de Esperanto

Citaĵo
 Samideano Krestanof estas bona esperantisto : li ankaŭ estas zorgema eldonanto, kiu donis al ni jani 6 bonajn kaj bele eldonitajn N-rojn de la Bulgara Esperanta Biblioteko. Ni rajtas do atendi de li ankaŭ bonan lernolibron.

Feliĉe la ĵusaperinta lernolibro plene pravigas nian atendon. Ĉi certe kaj nediskuteble superas ĉiujn lernolibrojn de Esperanto, kiuj aperis ĝis nun en bulgara lingvo. La nova lernolibro konsistas el gramatiko, metode partigita en 12 lecionoj. Ĝin sekvas trafe elektitaj ekzercoj, arangitaj por ĉiu gramatika parto. Poste venas la vortaroj. En la Esperanto-bulgara vortaro krom la vortoj de U. V., estas enmetitaj ankaŭ la voltoj de la Oficiala Aldono (de l'Akademio) signitaj per steleto. La bulg. esp. vortaro plene kontentigas la uzantojn ĉe ordinaraj bezonoj. Ambaŭ vortaroj enhavas proksimume 10.000 vortojn. En la fino la aŭtoro prezentas liston de la plej gravaj esperantistaj societoj, eldonaĵoj, firmoj, gazetoj, k.t.p. Tiel do, se la nove varbita per tiu ĉi lernolibro esperantisto estas kolektanto, komercisto, vegetarano, abstinentulo k.t.p., k.t.p. — li tuj povos trovi sian sferon en la esperantista movado. Ni do prave povas diri, ke la nova lernolibro estas ne nur perfekta instruilo, sed ankaŭ ĝi prezentas veran manlibron por ĉiu nova samideano bulgara. Ankaŭ al la fremdulo deziranta konatiĝi per E-to kun la bulgara lingvo, ĝi povas utili dank’al la paralela traduko de ĉiu titoloj kaj precipe per la bona arango de la vortaroj.

Se bona lernolibro estas sukceso de nia afero en iu lando kaj mi kredas ĉi tion firme, per la apero de la lernolibro de samideano Krestanof nia afero en Bulgario havos bonan sukceson. 
— At. D. Atanasov.Belga Esperantisto n044 (jun 1912)
  • Vortaro de Esperanto por Bulgaroj (aperis 3 eldonoj 1921, 1928, 1930, entute 10 000 ekzempleroj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]