Ivan Navumenka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Navumenka
Ivan Navumenka sur poŝtmarko
Ivan Navumenka sur poŝtmarko
Persona informo
Іван Якаўлевіч Навуменка
Naskiĝo 16-an de februaro 1925 (1925-02-16)
en Vasileviĉi
Morto 17-an de decembro 2006 (2006-12-17) (81-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Kalvaryja vd
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco SovetunioBelorusio vd
Alma mater Fakultato de Filologio de la Belorusia Ŝtata Universitato vd
Familio
Infanoj Q106835363 vd
Profesio
Alia nomo Сідар Кляшторны • С. Кляшторны • Яўхім Цыбук • Н. Якаўлеў vd
Okupo verkisto • literatursciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Navumenka (16-an de februaro 1925, Vasileviĉi, Homela regiono - 17-an de decembro 2006, Minsko), belorusa verkisto kaj literaturesploristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en en familio de fervojisto. Dum Granda Patriota milito, de januaro 1942 partoprenis en kaŝrezisto, poste - partizano. De decembro de la jaro 1943 militservis. Post malmobilizigo (decembro de la jaro 1945) laboris kiel korespondanto. Finis filologian fakultaton de Belorusa Ŝtata Universitato (1950) kaj aspiranturon en tiu universitato. Gvidis per sekcio de prozo en ĵurnalo "Maladosc" (1953-1958), estris per katedro de belorusa literaturo de Belorusa Ŝtata Universitato. Dum la jaroj 1973-1982 - direktoro de Instituto de literaturo ĉe Sciencakademio de Belorusa SSR, de la jaro 1982 - vicprezidanto de Sciencakademio de Belorusa SSR. Prezidanto de Plejalta Soveto de Belorusa SSR (1985-1990). Akademiano de Sciencakademio de Belorusa SSR, doktoro de filologio, profesoro.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Debutis kiel verkisto en la jaro 1955. Aŭtoro de verkaroj kaj noveloj "Dum deksepa printempo" (1957), "Knaboj-samaĝuloj" (1958), "Kalunoj sur forbrulitaj lokoj" (1960), "Terpomoj" (1964), "Poploj de juneco" (1966), "Veronika" (1968), "Tia sama tero" (1971), "Vojaĝo en juneco" (elektitaj verkoj, 1972), "Ventego de flava foliaro" (1977), "Subitŝanĝa aĝo" (1986), "Resono de malproksimaj printempoj" (1989), romanoj "Pino ĉe vojo" (1962), "Vento en pinaro" (1967), "Kvardek tria" (1974), "Tristo de blankaj noktoj" (verkaro: romano, rakontoj, 1987), "Revanto. Malĝojo de blankaj noktoj" (1985), "Aŭtunaj melodioj" (verkaro: romano, rakontoj, 1987), teatraĵo "Birdoj inter fulmoj" (1982), noveloj por infanoj, literaturesploristaj verkoj, ĉefe pri Janka Kupala kaj Jakub Kolas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Навуменка Іван // Беларускія пісьменнікі (1917-1990): Даведнік; Складю А. К. Гардзіцкі. Нав. рэд. А. Л. Верабей. - Мн.: Мастацкая літаратура, 1994. - 653 с.:іл.ISBN 5-340-00709-X
  • Навуменка Іван // Беларускія пісьменнікі: Біябібліяграфічны слоўнік. У 6 т. / пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн. БелЭн, 1992-1995.