Ivan Neĉuj-Levickij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Neĉuj-Levickij
Persona informo
Іван Семенович Левицький
Naskiĝo 13-an de novembro 1838 (1838-11-13)
en Stebliv
Morto 2-an de aprilo 1918 (1918-04-02) (79-jaraĝa)
en Kievo, Kieva gubernio,  Ukraina Popola Respubliko
Tombo Baikove Cemetery vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko RusioUkraina Popola Respubliko vd
Alma mater Kyiv Theological Seminary • Kieva Teologia Lernejo vd
Profesio
Alia nomo Nechuy vd
Okupo instruistoverkistotradukistopublikigisto • literaturkritikisto • etnografo • folkloristo vd
Laborkampo literaturoliteratura kritiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NEĈUJ-LEVICKIJ Ivan ukraine Іван Нечуй-Левицький (1838-1918) estis ukraina verkisto kaj lingvisto. Naskiĝis en pastra familio en iama Kievo-gubernio / Kijivo-gubernio (nun - Ĉerkaso-Provinco) ĉe rivero Rosj, kies belecon li poste multfoje prikantis en siaj noveloj. Finis monaĥejan lernejon en Bohuslavo, seminarion en Kievo / Kijivo. Instruis en elementa lernejo en Poltavo, lernis en Kievo-akademio / Kijivo-akademio (1861-1865), kie li maturiĝis kiel ukraina patrioto. Instruis en gimnazioj de la nuntempaj Pollando kaj Moldavio. En Kiŝinevo li estris la ukrainan societon. De 1885 loĝis (kaj mortis) en Kievo / Kijivo.

La unua novelo (Du moskvaninoj) aperis en 1868. Aŭtoro de multaj rakontoj, noveloj, dramoj. Por la Ukraina antologio fragmenton de lia novelo "La Nuboj" (ukraine Хмари) esperantigis Gregoro Dolgin.

Posedas la germanan, francan, rusan. Laŭ la propono de la Brita Biblia societo li finfaris kaj redaktis la unuan oficialan ukrainan tradukon de la Biblio, kune kun Ivan Puluj kaj Pantelejmon Kuliŝ (Vieno, 1903).

Ivan Neĉuj-Levickij