Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion
Originala titolo Иван Васильевич меняет профессию
Produktadlando Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
Filmita en Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
Originala lingvo rusa
Kina aperdato 1973
Daŭro 87 minutoj
Ĝenro Komedio
Reĝisoro(j) Leonid Gajdaj
Scenaro Vladlen Baĥnov · Leonid Gajdaj
Muziko Aleksandr Zacepin
Ĉefrolantoj Jurij Jakovlev · Leonid Kuravlov · Aleksandr Demjanenko
Produkto Mosfilm
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion (ruse Ива́н Васи́льевич меня́ет профе́ссию, [Ivan Vasiljeviĉ menjajet profesiju]) estas ruslingva sovetia fikcia komedia filmo, verkita de reĝisoro Leonid Gajdaj en 1973 kaj bazata sur la teatraĵo de Miĥail Bulgakov "Ivan Vasiljeviĉ".

En la filmo sovetia inĝeniero inventis tempomaŝinon; pro akcidento du homoj trafis mezepokan pasintecon kaj rusa caro Ivano la Terura aperas en la 20-a jarcento.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Ivano la Terura (Ivan Vasiljeviĉ) sur pentraĵo de Viktor Vasnecov

Moskva inventisto Aleksandr Sergejeviĉ Timofejev ("Ŝurik") en sia loĝejo konstruas tempomaŝinon. Dum la eksperimentoj kun la aparato okazis eksplodo, pro kio Timofejev portempe senkonsciiĝas.

Edzino de Ŝurik, kinoaktorino Zina, revenas hejmen kaj deklaras, ke ŝi volas forlasi lin kaj intencas forveturi al Gagra kun ŝia nova amanto reĝisoro Jakin. Samtempe stelisto-recidivulo Ĵorĵ (George) Miloslavskij rompe malfermis loĝejon de dentokuracisto Ŝpak, najbaro de Timofejev.

Kun ĉeesto de domĉefmastrumanto Ivan Vasiljeviĉ Bunŝa la inĝeniero komencas eksperimenton kun tempomaŝino, dum kiu malaperas la muro inter du loĝejoj, kaj Miloslavskij eniras en la ĉambron. La ŝtelisto interesiĝas pri maŝino, kiu povas malaperigi murojn. Ŝurik aldonas kapaciton, kaj trans la muro videblas cara palaco, kie sidas sur sia trono mezepoka [[Grandprinclando Moskvo|rusa caro Ivan Vasiljeviĉ Groznij. Ekvidinte homojn kaj supozante, ke ili estas demonoj, la caro forkuras al la ĉambro de Timofejev; komenciĝas tumulto, dum kiu oni rompas tempomaŝinon, kaj la du moskvanoj — Bunŝa kaj Miloslavskij — restas en la 16-a jarcento.

Forkurante de gardistoj, Miloslavskij vidas, ke Bunŝa aspekte similas la caron, kaj igas lin vesti la caran veston. Bunŝa faras tion kaj sidas sur la trono, Miloslavskij simulas princon. Oni rekonis "revenintan" caron[1].

La inventisto kuras surstrate kaj serĉas novajn detalojn por reparenda tempomaŝino. Ivano la Terura restas en loĝejo kaj lernas uzadon de modernaj aparatoj; la nova epoko plaĉas al li.

Samtempe en sia nova posteno "portempe plenumanto" Bunŝa provas fari kelkajn politikajn decidojn, flirtadas kun cara edzino Marfa Vasiljevna dum riĉa komunmanĝado kaj ebriiĝas. Kiam la trompo malkaŝiĝas, moskva trupo penas kapti la pseŭdulojn, sed tiam ekfunkciis denove la tempomaŝino kaj ili revenas hejmen.

Ivan Groznij ne sukcesis reveni al mezepoko: li estas arestita. Bunŝa, reveninte hejmen, bonvole konfesas al polico, ke li nelaŭleĝe estis caro. Ili renkontiĝas kaj komencas interbatadon, pro kio estas forveturitaj de psikiatroj kiel frenezuloj. Pro ilia simileco edzino de Bunŝa en ili ambaŭ rekonas sian edzon kaj supozas, ke ankaŭ ŝi estas freneza.

Miloslavskij en blanka vesto simulas kuraciston, sed la polico post nelonge komprenas, ke li estas la serĉata ŝtelisto. Dum persekutado de li kaj sekvinta tumulto caro Ivano forkuras kaj kun helpo de Timofejev revenas al mezepoko.

En fina parto la filmo (same kiel en komenco) fariĝas nigra-blanka. Inĝeniero Timofejev rekonsciiĝas kaj komprenas, ke ĉiuj okazaĵoj estis nur sonĝo. Revenas lia edzino, kaj evidentiĝas, ke neniu reĝisoro Jakin ekzistas. Bunŝa kun sia edzino plendas, ke li senkurentigas la domon dum siaj eksperimentoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Lokoj de filmado[redakti | redakti fonton]

Esperantigo[redakti | redakti fonton]

La filmo estis esperantigita (pli detale).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la filmo nomo kaj patronomo de Bunĉa — Ivan Vasiljevis — similas tiujn de la reala caro Ivano. Ankaŭ fimilinomo Miloslavskij estas la sama kiel estis posedata de la princo Miloslavskij.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]