Ivan Ŝiŝkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Ŝiŝkin
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1831 (1831-01-13)
en Jelabuga
Morto 8-an de marto 1898 (1898-03-08) (67-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Tiĥvina Tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Altlernejo de belartoj (Rusio)Rusia Akademio de Belartoj • First Kazan Male Gymnasium
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • vidartisto • grafikartisto
Verkoj Morning in a Pine Forest
vdr
Portreto de Ŝiŝkin fare de Ivan Kramskoj, 1873.

Ivan Ivanoviĉ ŜIŜKIN (ruse Иван Иванович Шишкин; n. en 1832 - m. en 1898) estis rusa pentristo de la 19-a jarcento.

Li travivis sian junaĝon en la sovaĝaj regionoj de la montaro Uralo kaj de la rivero Volgo, kaj poste studadis dum kvar jaroj pentradon, skulptarton kaj arkitekturon en Moskvo. Li sekve laboris ekde 1856 ĝis 1860 en la Imperia Arta Akademio de Sankt-Peterburgo, kie li fariĝis tre estiminda artisto kaj gajnis ormedalon. Kvin jarojn poste, Ŝiŝkin mem fariĝis membro de tiu akademio, kaj poste profesoro.

Ŝiŝkin plej famiĝis pro siaj pejzaĝoj, kiuj estas mirinde realistaj kaj senpekaj.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]