Ivano Dal Prete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivano Dal Prete
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1971 (1971-10-23) (52-jaraĝa)
en Bussolengo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Ivano DAL PRETE (naskiĝis la 23-an de oktobro 1971 en Bussolengo[1] estas itala amatora astronomo, profesie instruisto kaj esploristo ĉe la Departemento pri Historio de la Universitato Yale.[2]

Li estas diplomigita pri modera historio en 2005 en la Universitato de Verono. Li interesiĝas pri la komerco de la astronomiaj instrumentoj kaj la prilaborado de la planedaj bildoj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj ; li publikigas popularigajn artikolojn pri astronomio.

Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris la asteroidon 25216 Enricobernardi la 10-an de oktobro 1998 kun Flavio Castellani.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]