Ivanoe Bonomi
Ivanoe BONOMI (n. la 18-an de oktobro 1873 en Mantuo; m. la 20-an de aprilo 1951 en Romo) estis itala politikisto kaj Prezidanto de la Konsilio de Ministroj (Ĉefministro). [1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Bonomi unue studis natursciencojn (diplomiĝante en 1896) kaj poste juron (1900). Li aliĝis al la Itala Socialista Partio ( PSI ) en 1893.
Bonomi, kiu komence traktis agrarajn aferojn, ankaŭ verkis por la partiaj gazetoj Avanti! kaj Critica Sociale. Li estis forpelita el la PSI en 1912 pro sia subteno al la milito en Libio. Li poste fondis la Italan Socialistan Reformpartion ( PSRI ) kun aliaj.
Li estis membro de la Deputita Ĉambro de 1909 ĝis 1924. Bonomi publikigis, interalie, Le vie nuove del socialismo (1907) kaj Dal socialismo al fascismo (De Socialismo al Faŝismo).
Bonomi estis Ministro pri Publikaj Konstrulaboroj en la ministerio de Paolo Boselli de 1916 ĝis 1917, Ministro pri Milito en la ministerioj de Francesco Nitti kaj Giovanni Giolitti en 1920, kaj en 1921 Ministro pri Financoj. De la 4-a de julio 1921 ĝis la 26-a de februaro 1922, Bonomi funkciis kiel Ĉefministro.
Bonomi provizore retiriĝis de politiko kiam la faŝistoj ekregis. Dum la germana okupado de Romo, li estis prezidanto de la kontraŭfaŝisma roma Comitato di Liberazione Nazionale. Post la liberiĝo de Romo de la germana okupado, li anstataŭigis Pietro Badoglion kiel registarestro la 18-an de junio 1944, kaj samtempe estris la Ministerion pri Eksterlandaj Aferoj. Lia registaro demisiis la 19-an de junio 1945.

En la respubliko fondita en 1946, Bonomi estis Prezidanto de la Senato de 1948 ĝis sia morto en 1951. Li estas entombigita en la tombejo Volta Mantovana.
La taglibro de Bonomi de la 2-a de junio 1943 ĝis la 10-a de junio 1944, publikigita en 1947, estas grava fonto por ĉi tiu periodo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . BONOMI, Ivanoe in "Dizionario Biografico degli Italiani" (itale) (1971). Alirita 4 November 2022 .

