Ivermektino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivermektino
Struktura formulo
Strukturo de Ivermektino B1a kaj B1b
miksaĵokuraciloesencaj medikamentoj
Ĝeneralaĵoj
Nomo Ivermektino
Kemia formulo
C48H74O14 (B1a)
+
C47H72O14 (B1b)
Nomo laŭ IUTAK
CAS-numero-kodo (miksita formo) 70288-86-7 (miksita formo)
PubChem-kodo 9812710
ChemSpider-kodo

7988461

SMILES
Komercaj nomoj

Stromectol, Soolantra, Sklice, aliaj

Karakterizaĵoj
Molmaso

875,106 g·mol−1 (B1a)
861,079 g·mol−1(B1b)

Fandopunkto

155

Solvebleco en etanolo kaj metanolo
malfacile en akvo
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Ivermektino estas kuracilo uzata por trakti parazitajn malsanojn, kiel skabion. Ivermektino estas kontraŭhelmintilo derivita de avermektinoj izolitaj de la fermentado de Streptomyces avermitilis. Ĝia ĥemia formulo estas C95H146O28. Ivermektino estas unu el la malmultaj molekuloj, kiuj donis Nobel-premion al siaj malkovrintoj (Satoshi Ōmura kaj William C. Campbell, en 2015). Ivermektino estas surmerkatigita en Francio de la laboratorio Merck & Co. sub la markoj Mectizan kaj Stromectol kaj sub la nomo Ivomec de Merial kaj en Usono sub la markoj Soolantra kaj Sklice (inter aliaj). Ĉi tiuj kuraciloj estas vaste haveblaj kaj sufiĉe malmultekostaj.

Ivermektino nuntempe estas la temo de diversaj provoj kaj studoj pri la disvolviĝo kaj esplorado de kuraciloj kontraŭ KOVIM-19. Ĝi estas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano.