Ivi Adamu
Ivi Adamu Ήβη Αδάμου |
|
---|---|
Alie nomata | Ivi |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1993 (24-jara) en Aĝia Napa |
Profesio | soloa kantisto |
Instrumentoj | kanta voĉo, piano |
Aktivaj jaroj | 2009 ĝis nun |
Retejo | www.iviadamou.com |
Ivi Adamou (greke Ήβη Αδάμου, [ˈivi aˈðamu]; naskiĝis la 24-an de novembro 1993 , do nun 24-jara) estas kipra kantistino kiu konatiĝis en Grekio kaj Kipro per sia kantado por la greklingva versio de la (origine brita) televida kantokonkurso The X Factor. Ŝi fiksis registran kontrakton kun la firmao Sony Music kaj publikigis debutan albumon de la titolo Kalokairi Stin Kardia, kiu ricevis oran premion.
La artistino reprezentis Kipron en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la duonfinalo, sed tie nur atingis mezan pozicion (la 16-an lokon el 26).