Ivo Andrić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivo Andrić
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
ambasadoro
S. Kragujevic, Ivo Andric, 1961.jpg
Persona informo
Ivo Andrić
Иво Андрић
Ivo Andrić
Naskiĝo 10-an de oktobro 1892 (1892-10-10)
en Dolac, Condominium of Bosnia and Herzegovina, Flags of Austria-Hungary.png Aŭstrio-Hungario
Morto 13-an de marto 1975 (1975-03-13) (82-jara)
en Beogrado, Socialisma Respubliko Serbio, Flag of Yugoslavia (1946-1992).svg Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Tombo Belgrade New Cemetery [#]
Lingvoj kroataserbokroataserba [#]
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioAŭstrio-HungarioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • State of Slovenes, Croats and Serbs [#]
Alma mater Universitato de Graz • Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb • Universitato de Vieno • Faculty of Philosophy of the Jagiellonian University [#]
Partio Komunista Partio de Jugoslavio [#]
Subskribo Ivo Andrić
Familio
Edz(in)o Milica Babić-Jovanović [#]
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • diplomato • poeto • eseisto [#]
Laborkampo literaturo [#]
Aktiva dum 1911– [#]
Verkado
Verkoj La ponto super Drino ❦
Omerpaša Latas ❦
Ex Ponto ❦
Travnik Chronicle ❦
Devil's Yard ❦
O priči i pričanju ❦
Jelena, žena koje nema ❦
Most na Žepi [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ivo ANDRIĆ [ivo andriĉ] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1892 en Dolac, proksime al Travnik, Bosnio, mortis la 13-an de marto 1975 en Beogrado, Jugoslavio) estis verkisto de romanoj, noveloj. Oni distingis lin en 1961 per la Premio Nobel de Literaturo.

Li studis en Sarajevo, Zagrebo, Jagelona Universitato en Krakovo, Vieno kaj Graz, kie li doktoriĝis. Oni jam frue rekonis lian prozoverkistan kaj poetan kapablon. Li bazis sian beletristan meriton per Ex Ponto (1918), kiu estis kolektaĵo de kontemplaj, lirikaj verkaĵoj. Li verkis tiun dum la unua mondmilito, kiam la aŭstra-hungaraj registaroj internigis lin pro lia politika agado. La novelaj volumoj aperis ekde 1920 en regula intertempo.

Post la Unua mondmilito, li ekservis por la jugoslavia diplomatio. Kvankam lia profesio venigis lin al Romo, Bukareŝto, Madrido, Ĝenevo kaj Berlino, liaj verkoj baziĝis je temoj kaj studoj de strikta patrujo, je ties neelĉerpebla riĉa etna diverseco. Li verkis tri volumojn dum la Dua mondmilito, el kiuj du (Travnička hronika, ~„Kroniko de Travnik”; 1945 kaj Na Drini ćuprija ~„La ponto super Drino”; 1945) estas dediĉitaj al historio de Bosnio.

La verkoj montras lian determinan filozofion kaj profundan kunsentemon, la voĉo de la verkoj estas sobra kaj objektiva, la lingvaĵo estas pura kaj belriĉa. La disdononta komisiono de la Nobel-premio aparte emfazis la epikan forton, per kiu li prilaboris materion de siaj verkoj, precipe en la romano La ponto super Drino.

Kovrilpaĝo de Ivo Andrić: Sonĝo kaj Maldormo sub la Karpeneto.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Vizaĝoj.