Ivo Borovečki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ivo BOROVEČKI)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ivo Borovečki
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1924 (1924-02-25)
Morto 23-an de julio 2013 (2013-07-23) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantistokuracistopolitikisto
vdr

Ivo BOROVEČKI (naskiĝis la 25-an de februaro 1924 en Karlovac, mortis la 23-an de julio 2013 en Pula), estis kroata kuracisto, parlamentano, prezidinto de Jugoslavia Esperanto-Federacio kaj Honora membro de UEA.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Borovečki finis klasikan gimnazion kaj Medicinan fakultaton en Zagrebo, kie li doktoriĝis en 1952 kaj specialiĝis pri radiologio. Kiel kuracisto li laboris en Zagrebo (Radiologia Instituto de la Zagreba Medicina Fakultato, 1952-1956), en la Ŝtata hospitalo por malriĉuloj de Addis Abeba (Adis-Abebo, Etiopio, 1956-1960), en Alĝero kaj en Pula (ekde 1961), kie li pensiiĝis en 1987.

En 1963 li estis elektita deputito en la Kroatia Parlamento. Inter 1976 kaj 1981 li estis prezidanto de la Astronomia societo "Istrio" en Pula.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Borovečki esperantistiĝis en 1940, sed aktiviĝis en la movado nur en 1945. Dum la dua mondmilito li partoprenis kiel partizano en la kontraŭfaŝisma movado. Li aktivis kiel membro de la Esperanto-societo "Bude Borjan" en Zagrebo kaj estis plurjara komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA, 1951-1953), prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Federacio (1951-1953), prezidanto de LKK de la 38-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo (1953), redaktis Esperanto-elsendojn de Radio Zagreb (1953-1956). Lektoro pri Esperanto en la Ekonomika Fakultato de la Zagreba Universitato (1955-1956). En 1958 Borovečki gvidis Esperanto-kurson en Addis Abeba (Etiopio) kaj organizis la unuan etiopian esperantistan grupon en 1959. Li estis prezidanto de la Esperanto-societo "La Adriatika Stelo" (1967-1968) en Pula kaj kunredaktoro de la jugoslavia Esperanto-periodaĵo "La Suda Stelo" (1947-1950). En diversaj revuoj kaj antologioj li publikigis plurajn tradukojn el la kroata literaturo. De 1997 li estas Honora membro de UEA.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]