Ivon Barbosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ivon BARBOSA)
Ivon Barbosa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1927 (1927-01-01)
Morto 1-an de julio 2000 (2000-07-01) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ivon BARBOSA [i'von barh'boza] (naskiĝis en 1927, mortis la 1-an de julio 2000) estis brazila esperantisto kaj biologo.

Li membriĝis en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1956, estis sekretario de la asocio de 1958 ĝis 1960. Li estis UEA-delegito pri aeronaŭtiko, parapsikologio kaj jogo en Bauru (Brazilo).

Lia elstariga merito estas la kompetenta uzo de Esperanto, kies praktikado li ĉiam rekomendis. Ivon Barbosa faris diskon (Brazila Birdsimfonio), kie li rakontis pri brazilaj birdoj kaj oni povas aŭskulti la kantojn de la birdoj gravuritaj de Johan Dalgas Frisch. Li estis omaĝita dum la 36-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj lia nekrologo aperis en Revuo Esperanto oktobro 2000, p. 180.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]