Ivy League (vesto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Newman en 1954

La stilo Hedera Ligo (angle: Ivy League) estas fasonmoda stilo en Nordorienta Usono ekde la 1950-aj jaroj ĝis la mezo de 1960-aj jaroj, kaj oni diras ke ĝi devenis de kolegiaj kampusoj, precipe ĉe membroj de la Ivy League. Ekde la komenco de 1920-aj jaroj, la superaj sociaj klasanoj en Britio kaj Usono forigis surmeti tradician kostumon por praktiki la modajn sportojn en sia rondo (teniso, golfo, ktp.).

Novaj vestaĵoj evoluigitaj per simpla teksado: la poloo per ĵerzo, golfaj pantalonoj per desegnaĵo "Princo de Kimrujo" aŭ bluzoj per peza kotono kaj ledojakoj.La vestaĵoj ne taŭgis al Eŭropo, dum usonanoj pli kaj pli uzis ĉi tiujn vestaĵojn, ĉar la Dua Mondmilito helpis modernigon de usona pretportaĵo.

En la 1950-aj jaroj, studentoj en la ok gravaj orientmarbordaj universitatoj en Usono, la Ivy League — inkluzivante Harvard kaj Universitato Yale — komencis uzi ĝin amase, forlasante la kostumojn ke ĝi estas sporta vestaro (velura jako, oksfordaj ĉemizoj, mokasenoj, ktp.).

La graveco de sportaj programoj ene de tiuj universitatoj por la statuso, donita al atletaj studentoj, el libertempa klaso, favoris surmetigi ĉi tiujn sportvestojn.