Izabela Jaruga-Nowacka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Izabela Jaruga-Nowacka
Izabela Jaruga-Nowacka tablica.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1950 (1950-08-23)
en Gdańsk
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (59-jara)
en Smolensk
Kaŭzo de morto Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Profesio politikisto, feministo
Oficiala retejo http://jaruga-nowacka.pl/
Lingvoj pola lingvo
Familianoj
Edz(in)o Jerzy‏ Nowacki
Infano Barbara Nowacka
v  d  r
Information icon.svg

Izabela Walentyna JARUGA-NOWACKA (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1950 en Gdańsk, mortis la 10-an de aprilo 2010 apud Smolensk) - pola politikisto, feministo. Ŝi estis vicministro kaj Rajtigito de Registaro pri Egala Statuso de Virinoj kaj Viroj en la registaro de Leszek Miller (2001-2004), kaj vicĉefministro kaj ministro pri sociaj aferoj en la registaro de Marek Belka (2004-2005). Dum la jaroj 1993-1997 kaj 2001-2010 ŝi estis deputito de la pola parlamento.

De aprilo 2004 ĝis aprilo 2005 ŝi estis estro de la maldekstra partio Unia Pracy (Unio de Laboro). De majo ĝis decembro 2005 ŝi estis estro de la partio Unia Lewicy (Unio de Maldekstruloj). Poste ŝi estis eksterpartia.

En sia socia laboro Jaruga-Nowacka okupiĝis ĉefe pri la egalrajteco de virinoj kaj viroj.

Ŝi mortis en la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]