Izabela Klara Eŭgena de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izabela Klara Eŭgena de Hispanio
Isabella Clara Eugenia of Spain - Frans Pourbus II.jpg
Coat of Arms of Infanta Isabella of Spain as Governor Monarch of the Low Countries.svg
Persona informo
Isabel Clara Eugenia de Austria
Naskonomo Isabel Clara Eugenia de Austria
Naskiĝo 12-an de oktobro 1566 (1566-10-12)
en Palace of Valsain, Reĝlando de Kastilio, Flag of Cross of Burgundy.svg Hispana Imperio
Morto 1-an de decembro 1633 (1633-12-01) (67-jara)
en Bruselo, Hispana Nederlando, Flag of Cross of Burgundy.svg Hispana Imperio
Tombo Katedralo de Bruselo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Familio
Dinastio Habsburga dinastio en Hispanio [#]
Patro Filipo la 2-a [#]
Patrino Elizabeto de Valois [#]
Gefratoj Catalina Micaela of Spain • Karlo, princo de AsturioFilipo la 3-a • Ferdinando Habsburgo • Diego de Aŭstrio • Infanta Maria of Spain • Infante Carlos Lorenzo of Spain [#]
Edz(in)o Alberto la 7-a de Aŭstrio [#]
Infanoj Anna Mauritia von Habsburg • Philipp von Habsburg • Albrecht von Habsburg [#]
Parencoj Karlo la 5-aFerdinando la 1-aMaksimiliano la 2-a • Alberto la 7-a de Aŭstrio • Maria de Aŭstrio [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Aktiva en Bruselo [#]
Guberniestro de la Hispana Nederlando Flag of the Low Countries.svg
Dum 15981633
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Izabela kaj "ŝia" nano, ĉ. 1599

Infanta Isabel Clara Eugenia de Hispanio aŭ Izabela Klara Eŭgena de Hispanio aŭ Clara Isabella Eugenia laŭ diversaj fontoj (12-a de aŭgusto 1566 - 1-a decembro 1633) estis, kun sia edzo Alberto la 7-a, Arkiduko de Aŭstrio kunreĝino de la Hispana Nederlando en Malsupraj Landoj kaj nordo de la moderna Francio. Ŝi estis filino de Filipo la 2-a de Hispanio.

Izabela Klara Eŭgena naskiĝis en Segovia la 12-an de aŭgusto 1566, kiel filino de Filipo la 2-a kaj lia tria edzino Izabela de Valois. Ŝiaj patraj geavoj estis la imperiestro Karlo kaj Izabela de Portugalio. Ŝiaj patrinaj geavoj estis Henriko la 2-a de Francio kaj Katerino de Mediĉo.

Tiu nasko ege kontentigis ŝian patron, kiu jam havis viran heredonton nome Karlo, princo de Asturio kun kiu la patro aliflanke neniam bone rilatis. Fakte la patrino de Izabela Klara Eŭgena estis destinita al la heredonto (laŭtitole princo de Asturio), sed poste la patro Filipo mem edziĝis al ŝi, kiu unue maksukcese estis naskonta ĝemelojn antaŭ naski la estontan reĝinon de Nederlando.

Laŭ legendo Izabela promesis ne ŝanĝi siajn internajn vestaĵarojn ĝis milita sukceso; tiele la blanka vestaĵaro iĝus flaveca aŭ eĉ helbrunflava kaj tio farigis la vorton por la koloro Izabela. Onidire, ŝia edzo Alberto la 7-a, Arkiduko de Aŭstrio (1559–1621) sieĝis Ostendon en julio de 1601 kaj Izabela, esperante rapidan venkon promesis ne ŝanĝi siajn internajn vestaĵarojn ĝis la sieĝa sukceso. Tamen tio daŭris tri jarojn (ĝis septembre de 1604) kaj tiele ŝia vestaĵaro iĝus jam ne tiom blanka dume. Tamen la legendo falsas, ĉar jam tiam la vorto por la koloro estis uzata.