Izabela de Burbono
Aspekto

1631-1632
Privata kolekto, Novjorko
Izabela aŭ Elizabeta de Burbono aŭ de Francio (naskiĝis la 22-an de novembro 1602 en Fontainebleau - mortis la 6-an de oktobro 1644 en Madrido) estis reĝino (pro edziĝo, ne kiel reganto) de Hispanio.
Ŝi estis la filino de la franca reĝo Henriko la 4-a kaj de Maria de Mediĉo.
Izabela edziniĝis kun la hispana reĝo Filipo la 4-a en Bordeaux je la 25-a de novembro 1615. Ekde 1621, kiam ŝi fariĝis reĝino de Hispanio pro la morto de sia bopatro Filipo la 3-a, ŝi eknaskis plurajn heredantojn por sia edzo, inkluzive de la princo Baltasar Carlos. Inter ili, nur ŝia plej juna filino, la estonta Maria Teresa kaj edzino de Ludoviko la 14-a, atingis plenkreskan aĝon.

