Izabela de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Izabelo de Francio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Izabela de Francio.
Izabela de Francio
Reĝedzino de Anglio
Izabela de Francio kaj ŝia frato Karlo la 4-a
Izabela de Francio kaj ŝia frato Karlo la 4-a
Persona informo
Isabelle de France
Naskiĝo 30-an de novembro 1294 (1294-11-30)
en Parizo
Morto 22-an de aŭgusto 1358 (1358-08-22) (63-jaraĝa)
en Castle Rising
Tombo Christ Church Greyfriars vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj malnovfranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Kapetidoj vd
Patro Filipo la 4-a de Francio vd
Patrino Johana la 1-a de Navaro vd
Gefratoj Ludoviko la 10-aFilipo la 5-aKarlo la 4-a vd
Edz(in)o Eduardo la 2-a
Infanoj Eduardo la 3-a de Anglio • John of Eltham, Earl of Cornwall • Eleanor of Woodstock • Johana de la Turo vd
Profesio
Okupo regento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Izabela de Francio (n. ĉirkaŭ 1295, m. la 22-an de aŭgusto 1358) estis la edzino de Eduardo la 2-a de Anglio kaj la patrino de Eduardo la 3-a.

Familio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de Filipo la 4-a de Francio kaj Johana la 1-a de Navaro, kaj fratino de Ludoviko la 10-a, Filipo la 5-a kaj Karlo la 4-a de Francio.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi estis ankoraŭ infano, ŝi fianĉiĝis al Eduardo la 2-a: tio estis parto de akordo por solvi konfliktojn pri la vastaj anglaj posedaĵoj en Francio. Tamen plurfoje Eduardo la 1-a deziris malebligi la geedziĝon: nur post ties morto en 1307 okazis la nupto, ĉe Boulogne-sur-Mer la 25-an de januaro 1308.

Konfliktoj[redakti | redakti fonton]

Eduardo la 2-a ĝuis la kunularon de bonaspektaj viroj, kaj eble ambaŭseksemis. Inter liaj favoratoj estis Piers Gaveston kaj Hugo Despenser (la pli juna). Pro tio rilatoj inter Izabela kaj ŝia edzo ofte malglatis, kaj la favoratoj klopodis malpliigi ŝian influon kaj senigi ŝin de bienoj kaj enspezoj. Ofte mankis al ŝi sufiĉe da rimedoj por pagi la kostojn de domanaro taŭga al reĝino. En 1321, kiam ŝi gravedis, Izabela sukcese petis Eduardon ekzili Hugon Despenser, sed la sekvantan jaron Eduardo revenigis lin al sia kortego. Ŝajne tio fine persvadis ŝin ke ŝi devis kontraŭi sian edzon. Eble ŝi helpis Roĝeron Mortimer, potencan kontraŭulon de Eduardo, eskapi el la Turo de Londono, kaj aŭ tiam aŭ poste ili iĝis geamorantoj.

Francio[redakti | redakti fonton]

En 1325 Karlo la 4-a de Francio forprenis francajn posedaĵojn de Eduardo la 2-a. Izabela iris al Francio, komence por pridiskuti eblan akordon inter la du reĝoj: tamen ŝi malobeis komandojn de Eduardo ke ŝi revenu en Anglion, kaj loĝis malkaŝe kun Roĝero Mortimer. Ĉirkaŭ ili kuniĝis anglaj nobeloj kiuj kontraŭis Eduardon kaj la familion Despenser. Karlo la 4-a rifuzis postulon de Eduardo ke li forpelu ŝin, respondante, "Volonte ŝi alvenis, kaj libere ŝi rajtis reiri [al Anglio] se ŝi tion dezirus. Sed, se ŝi preferas resti ĉi tie, ŝi estas mia fratino kaj mi rifuzas forpeli ŝin."

Ŝtatrenverso[redakti | redakti fonton]

Vojaĝo de Izabela de Francio al Anglio

Somere de 1326 Izabela iris kun Mortimer al la kortego de sia bokuzo Vilhelmo la 1-a (grafo de Hainault). Kun tiu ŝi eniris akordon per kiu ŝia filo, la estonta Eduardo la 3-a (Anglio) edziĝu al Filipa, filino de Vilhelmo, kaj Vilhelmo milite subtenu invadon de Anglio. La 21-an de septembro tiun jaron Izabela kaj Mortimer alteriĝis en Suffolk. Senbatale la sekvantoj de Eduardo la 2-a forlasis lin, kaj Hugo Despenser kaj lia patro estis mortigataj. Eduardo mem kaptiĝis kaj oni devis lin abdiki. Eduardo la 3-a surtroniĝis. Ĉar li havis nur 14 jarojn, Izabela kaj Mortimer servis kiel regentoj. Septembron aŭ oktobron 1327 Izabela informiĝis ke ŝia edzo mortis "pro dolorega malsano": laŭdire Izabela ordonis lian murdon per intence ambigua komando.

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

La 19-an de oktobro 1330, kiam li ekhavis 18 jarojn, Eduardo la 3-a senpostenigis kaj malliberigis Izabela kaj Mortimer. Novembron de tiu jaro, malgraŭ la petegoj de Izabela, Mortimer estis ekzekutata pro ŝtatperfido.

Izabela retiris sin al Kastelo Castle Rising, Norfolk, sed reamikiĝis al Eduardo la 3-a, kiun ŝi ofte vizitis.

Reputacio[redakti | redakti fonton]

Parte pro ŝia amafero kun Mortimer, parte pro la supozata murdo de sia edzo, Izabela ĝuis malbonegan reputacion, kaj ŝiaj samtempuloj moknomis ŝin la "Lupino de Francio".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La angla dramisto Christopher Marlowe (1564-1593) verkis teatraĵon Edward II en kiu Izabela ludas kernan rolon.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Izabela kaj Eduardo la 2-a havis kvar idojn: