Izer-turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Izer-turo de 1965

La Izer-turo (nederlandlingve: IJzertoren) estas turo kaj pacmonumento en la belga okcidentflandra urbeto Diksmuide. Okaze de la remalfermiĝo en 2014 ĝi ricevis la novan nomon Museum aan de IJzer (Muzeo ĉe la Isero).

Situo kaj signifo[redakti | redakti fonton]

La origina turo estis inaŭgurita je la 24-a de aŭgusto 1930. Ĝi troviĝis, same kiel la nuna turo, apud la rivero Izero (nederlandlingve: IJzer), ekster la urbocentro de Diksmuide.

Je la kvar flankoj de ĝia piedo legeblas Neniam plu milito en la kvar lingvoj de la tieaj batalantoj de la Unua Mondmilito: Nooit meer oorlog (nl), Plus jamais de guerre (fr), No more War (en), Nie wieder Krieg (de).

La paco-pordego Paxpoort de 1950

Unualoke la turo estas memorejo por la flandraj mortintoj de la Unua Mondmilito, sed samtempe ĝi estas simbolo de la deziro de pli granda politika sendependeco de Flandrio, kiu ekestis ĉe la fronto dum tiu milito. La jara Izeropilgrimado dum la 1960-aj jaroj altiris dekmilojn da homoj. Ekde tiam la dezirata aŭtonomio grandparte realiĝis kaj nun la partoprenantaro apenaŭ atingas mil personojn. Ekde la jaro 2013 la pilgrimado ne plu okazas je la lasta dimanĉo de aŭgusto, sed je la 11-a de novembro kaj evoluis al pacmanifestacio. Ekde 2004 okazas konkurenca, naciisma Izerogardado en Steenstrate (loko apud Ipro), kie troviĝas monumento de la fratoj Van Raemdonck.

Supre de la turo estas, en formo de kruco, la literoj AVV-VVK, Alles Voor Vlaanderen, Vlaanderen Voor Kristus (Ĉio por Flandrio, Flandrio por Kristo).

Du turoj[redakti | redakti fonton]

La origina turo, ĉirkaŭ 50 metrojn alta, estis inaŭgurita je la 24-a de aŭgusto 1930. Dum la nokto de la 15-a al la 16-a de marto 1946 iuj eksplodigis ĝin. La detruo de la turo restas nesolvita kaj tikla afero.

La turo vidata tra la paco-pordego

Kun la restaĵoj de la turo en 1950 estis konstruita la Paxpoort (pac-pordego). La ruino de la malnova turo estas konservita kiel memoraĵo. En ĝi estas kripto en kiu dum la jaroj 1930 - 1937 entombiĝis la restaĵoj de kelkaj konataj flandraj frontsoldatoj: Renaat De Rudder, Joe English, Frans Van der Linden, Firmin Deprez, Frans Kusters, Hubert Willems kaj Juul De Winde. En unu kesto kuŝas la fratoj Van Raemdonck kaj la valona soldato Amé Fiévez.

Arkitekto Robert Van Averbeke desegnis novan turon, 84 metrojn altan, kiu konstruiĝis inter 1952 kaj 1965. Al ĝi finance kontribuis multaj flandroj kaj flandraj asocioj.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En la 22 etaĝoj de la turo troviĝas muzeo pri milito, paco kaj flandra emancipiĝo. En 1998 ĝi aliĝis al reto de pacmuzeoj de la Unuiĝintaj Nacioj. En 2003 ĝi estis inter la dek plej vizitataj muzeoj de Flandrio.

Post renovigaj laboroj la muzeo remalfermiĝis je la 1-a de marto 2014 kun nova nomo Museum aan de IJzer.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La turo pri honoro al la flandriaj herooj en Diksmuide, Diksmuide : Sekretariejo pri Izerpilgrimado (1938)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]